Tunizo
ĉefurbo de Tunizio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Tunizo (arabe تونس, ˈtuːnɪs) estas la ĉefurbo de Tunizio kaj la plej granda kaj grava urbo de Tunizio.

Laŭ la stato de 2022 en la urbo vivis 602 560 loĝantoj.
Remove ads
Klimato
En Tunizo la temperaturo varias inter 8 kaj 32 °C. Jare pluvas po 466 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter majo-aŭgusto la kvanto estas apenaŭ mezurebla.
Interesaj lokoj
Ĉirkaŭ monteto, sur kiu situas citadelo Kasba kun moskeo, etendiĝas malnova urbo de araboj - Medino, kiu estas unu el la plej bone konservitaj islamaj mezepokaj urboj. Ties centro estas granda moskeo devenanta el la 8-a jarcento, hodiaŭ havas en ĝi sidejon Muslima universitato. En la eksa palaco de Bej havas sidejon muzeo Bardo, kie estas ekspoziciata multe da memorigaĵoj el antikva Kartago, sur ruinoj de banloko de Antonio estas konstruita Nacia muzeo. La tuta Medino estis en la jaro 1979 envicigita en liston de Unesko. Proksime de la urbo troviĝas tio, kio restis el Kartago, tiu ĉi loko estas ofta celo de turistoj.
Remove ads
Sportoj
Club Africain (Afrika Klubo) estas tuniza futbala klubo, kun sidejo en Tunizo.
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads