Signaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Signaro estas nelingva komunika kodo, kiu povas helpi aŭ anstataŭi parolon. Oni devas disigi ĝin el signolingvo, ĉar tiu estas lingva kodo.[1] Pleje oni pensas al videblaj signoj, sed ĝi povas enhavi ankaŭ voĉojn, kiujn oni nomas voĉaj gestoj. Estas pitoreskaj signaroj por malkapabluloj, kaj estas sekretaj, ekzemple por krimulaj grupoj[2] kaj sekretaj servoj. Ekzemple en Germanio multaj homoj kredas je sekreta signa kodo de Stasi. Ĝi povas uzi objektojn kaj florojn, ekzemple ventumilo,[3] poŝtuko[4] kaj floraj lingvaĵoj[5]. Estas homoj, kiuj volas bazi mondlingvon sur ia pitoreska signaro.[6]
Ĝi povas esti natura aŭ konstruita. Naturaj signaroj povas diferenci laŭ kulturoj kaj personoj; ekzemple oni montras nombrojn en Ĉinio diference el en Eŭropo.[7] Ili enhavas kelkajn dekduojn maksimume du cent signojn, kaj bezonas tutan korpon.[8] En diferencaj ordenoj monaĥoj bezonis signarojn, ĉar ili devis ne paroli en iuj lokoj kaj tempoj. Mezepokaj tekstoj enhavas laŭ signa kodo inter 52 kaj 472 signojn; meznombro estas 178 kaj mediano estas 145.[9] Iuj naturaj signaroj evoluis en signolingvoj. Konstruitaj signaroj estas faritaj el signolingvoj; oni kolektas pitoreskajn signojn el la signolingvo, plisimpligas ilin kaj aldonas novajn trovaĵojn. Surduloj mem ne povas rekoni iliajn signojn. Konstruitaj signaroj ne havas voĉajn signojn, estas pli riĉaj, kaj uzas nur supran parton de korpo. Ekzemploj estas Makaton, Amer-Ind, kaj Schau doch meine Hände an!. Tiuj kodoj mem ne havas gramatikon, oni povas uzi vortordon de la gepatra lingvo. Laŭ lingvistoj ankaŭ tiuj uzas subjekto-predikato-aliaj ordon, kiaj gepatra lingvo havas alian vortordon.