urbo de Alasko en Usono From Wikipedia, the free encyclopedia
Sitka estas urbo de la ŝtato Alasko en Usono. La urbo donis sian nomon al la Sitka-piceo.
Sitka (New Archangel Новоархангельск) | |
angle: Sitka | |
urbo | |
Oficiala nomo: Sitka | |
Lando | Usono |
---|---|
Federacia ŝtato | Alasko |
Insulo | Insulo Baranof |
Historiaj regionoj | Tlingitoj, Rusa Ameriko |
Situo | Sitka |
- alteco | 8 m s. m. |
- koordinatoj | 57° 03′ 05″ N 135° 20′ 19″ U (mapo) |
Areo | 12 461,8 km² (1 246 180 ha) |
- de akvo | 5 018,2 km² (501 820 ha) |
- de aglomeraĵo | 31,1 km² (3 110 ha) |
Loĝantaro | 8 986 (2005) |
Denseco | 0,72 loĝ./km² |
Kolonogita | 1799 |
Urbestro | Cheryl Westover |
Horzono | AST (UTC-9) |
- somera tempo | AST (UTC-8) |
Poŝtkodo | |
Telefona antaŭkodo | 907 |
Situo enkadre de Alasko
| |
Situo enkadre de Nord-Ameriko
| |
Vikimedia Komunejo: Sitka, Alaska | |
Retpaĝo: www.cityofsitka.com | |
La nomo Sitka devenas de Sheet’ká (el la tlingita Shee At'iká kaj signifas "Homoj de ekster Shee". Sheet’-ká X'áat'l (aŭ simple Shee) estas la tlingita nomo de la insulo Baranof. Foje oni nomas la urbon ankaŭ "Sitka-by-the-Sea" (t.e. Sitka ĉe la maro).
La unua sidejo de la urbo Sitka estis la dudek metrojn alta Noow Tlein (kastelo-monteto) ĉirkaŭita de akvo je tri flankoj, kaj kies aliro de la lando estas malfaciligita pro altaj tajdoj.
La pozicio estis stratege bona, ideala por fortikaĵo.
En 1787, Aleksandro Baranov fondis komercejon ĉe Nov-Arĥangelsko, kien li translokis rusajn servutulojn kaj aleutajn sklavojn.
De 1799 ĝis 1804, li estis guberniestro kaj administranto de rusa Ameriko kaj decidis konstrui sian ĉefurbon en Nov-Arĥangelsko. La fortikaĵo estis detruita de la tlingitoj en 1802. Baranov regajnis la ejon du jarojn poste dum la batalo de Sitka. Al la oficiala nomo la loĝantoj daŭre preferis la nomon Sitka.
En 1807, la guberniestro loĝis en la finkonstruita kastelo Baranov.
En 1870, la urbo iĝis ortodoksa episkopujo, la unua sur la amerika kontinento.
Sitka estas urbo, en kiu okazas parto de la agado de la filmo La propono (angle: The proposal, 2009)[1]
Sitka estas urbo, kie okazas agado de la romano de Michael Chabon "The Yddish Policemen's Union" (2007) en hotelo Zamenhof, kie estas kadukaj esperantlingvaj surskriboj, ĉar la hotelo estis konstruita kvindek jarojn pli frue por judoj forkurintaj antaŭ faŝismo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.