Skabelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Skabelo (latine: scabellum) aŭ piedapogilo estas meblo, kies celo estas havigi komforton al sidanta persono, por ekzemplo, sur seĝo aŭ sofo. Temas tipe mallonga, mallarĝa tabureto, kvarkrura kun ŝirmaĵo kovrita el tolo, ledo aŭ lano kiu certigu la komfortecon. Ĝi ebligas ke la persono sidanta ripozigu la piedojn sur ĝi, apogante siajn krurojn en horizontala aŭ dekliveta nivelo, el kio venas la uzado de la termino piedapogilo.
Laŭ Francisko Azorín skabelo estas Tabureto por apogi la piedojn, kiam la sidilo estas iomete alta.[1] Li indikas etimologion el la sanskrita skabh, skambaté (apogi) kaj de tie la latina scammum.[2]