Sorbata acido
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Sorbata acido estas nesaturita organika acido ankaŭ konata kiel 2,4-heksanoduoata acido, konsistanta je blankaj nadloformataj kristaloj kun karakteriza odoro kaj uzata kiel nutro-konservanto. Ĝi estis unu ekstrakciita el la Sorbus aucuparia kaj el tiu planto venas ĝia nomo. Kiam longatempe ekspoziciita en aero, ĝi facile oksidiĝas kaj koloriĝas.
Sorbata acido | |||
Plata kemia strukturo de la Sorbata acido | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Sorbata acido | |||
Sorbata acido estis unue ekstraktita en 1859 ekde la sorpo far August von Hofmann (1818-1892) | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 110-44-1 | ||
ChemSpider kodo | 558605 | ||
PubChem-kodo | 643460 | ||
Merck Index | 15,8847 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | blanka kristala pulvoro | ||
Molmaso | 112.128 g·mol−1 | ||
Denseco | 1.205g cm−3 | ||
Fandpunkto | 134.5 °C | ||
Bolpunkto | 228 °C[1] | ||
Ekflama temperaturo | 127 °C | ||
Acideco (pKa) | 4.76 | ||
Solvebleco | Akvo:1.6 g/L | ||
Mortiga dozo (LD50) | 7360 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R36/37/38 | ||
Sekureco | S24 S25 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335[2] | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Ĝi estas nesolvebla en akvo sed miksebla kun glacia acetata acido (11,5%), etanolo (0,29%), duoksano (11%), acetono (9,2%) kaj izopropanolo (8,4%). Ĉi-netoksa kaj efika nutro-konservanto partoprenas en la normala metabola funkcio, povas oksidiĝi en akvo kaj karbona duoksido, kaj ne akumuliĝas en la homa korpo. Ĝia tokseco estas duono ol ĝia salo kaj 40-fojojn malpli ol la natria benzoato. Ĝi havas antioksidigajn kaj antimikrobajn proprecojn kaj uzatas en trink-fabrikado por preventi kontraŭ ŝimo, gisto kaj fungoj.