Stacio Anderson Mesa - Wikiwand
For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Stacio Anderson Mesa.

Stacio Anderson Mesa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Stacio Anderson Mesa (angle : Anderson Mesa Station, koord. 35° 05′ 49″ N 111° 32′ 09″ U / 35.09694 °N, 111.53583 °U / 35.09694; -111.53583 (mapo), alto 2163 m super marnivelo) estas astronomia observatorio establita en 1959 de la Observatorio Lowell en la Konteo Coconino, Arizona (Usono), ĉirkaŭ 19 km sud-oriente de la ĉefa observatorio de "Mars Hill" en Flagstaff (Arizono). Ĝi estis tie instalita por foriĝi el la luma poluo.

Ĝia MPC kodo : 688 [1].

La instrumentoj de la Stacio Anderson Mesa utilis por la programo LONEOS inter 1997 kaj 2008.

Instrumentoj

Optika Interferometro de la Mararmeo
Optika Interferometro de la Mararmeo
  • La teleskopo Perkins de 1,83 metro de diametro[2], (kunuzita kun la Universitato de Bostono kaj la Ŝtata Universitato de Georgio. Ĝi origine estis en la Observatorio Perkins de Delaware (Ohio) kaj estis alportita en Anderson Mesa en 1961.
  • La teleskopo John Hall de 1,07 metro, instalita en Anderson Mesa en 1970.
  • La teleskopo "NURO" de 0,79 m., uzita de la konsorcio "National Undergraduate Research Observatory (NURO)" aŭ "Nacia Observatorio de Mezlerneja Esploro".
  • La Prototipa Optika Interferometro de la Mararmeo, long-baza optika interferometro kunlbore uzita de la Observatorio Lowell, de la Stacio de Flatsgaff de la Mararmea Observatorio de Usono kaj de la Usona Mararmea Esplora Laboratorio. Konstruita en 1992, tiu optika interferometro donis siajn unuajn bildojn en 1996[3].

Eksaj instrumentoj

Notoj kaj referencoj

  1. Kodoj de la Observatorioj (Minor Planet Center)
  2. The Perkins telescope, el la paĝaro de Lowell Observatory) Arkivigite je 2012-03-05 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
  3. The Navy Prototype Optical Interferometer, de J.T. Armstrong kaj aliaj, el Astrophysical Journal vol.496, p. 550 (angle)

Eksteraj ligiloj

{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Stacio Anderson Mesa
Listen to this article