Plutono

nanoplanedo de la sunsistemo From Wikipedia, the free encyclopedia

Plutono
Remove ads

134340 Plutono estas nanplanedo rondiranta Sunon plejparte ekster la orbito de la oka planedo Neptuno. Ĝis la jaro 2006 ĝi estis klasata kiel la naŭa planedo de Suno, sed la 24-an de aŭgusto 2006 la ĝenerala asembleo de Internacia Astronomia Unio tiel precizigis la difinojn de klasoj de objektoj en la suna sistemo, ke Plutono perdis la epiteton planedo. Ekde tiam ĝi estas membro de la grupo nanplanedoj (planedoidoj), al kiuj komence apartenas ankaŭ la plej granda konata asteroido Cereso kaj la trans-Neptuna objekto Eriso. Tiu grupo verŝajne kreskos.

  • Loko: ekster la 8-a planedo: meze 5,9 × 1012 m for de Suno (39,5 AU).
  • Aĝo: 4,6×109 jaroj.
Ĉi tiu artikolo temas pri nanplanedo. Por dio rigardu la paĝon Plutono (dio). Por transurania elemento legu la artikolon Plutonio. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Pluto.
Rapidaj faktoj Proprecoj de la orbito, Fizikaj proprecoj ...

Plutono iam estas pli proksima al Suno ol Neptuno estas. Povas esti, ke ĝi iam estis luno de Neptuno. Lastan fojon Plutono troviĝis interne de la orbito de Neptuno ekde la 7-a de februaro 1979 ĝis la 11-a de februaro 1999.

Plutono havas atmosferon el maldensaj metano kaj nitrogeno, kaj, sur la grundo, glacion el metano. Kiel Tero kaj Marso, Plutono havas sezonojn ("vintro" kaj "vintrego") kaj polusajn glaciojn.

Oni malkovris du novajn satelitojn Nikso kaj Hidro en 2005, la kvaran provizore nomatan S/2011 P 1 aŭ P4 en 2011 kaj la kvinan (Stikso) en 2012.

Remove ads

Statuso

Kio estas nanaj planedoj? - video de la jutuba kanalo Scivolemo.

Plutono estas tre malgranda: la plej malgranda el la klasikaj planedoj, Merkuro, estas dudekoble pli granda, laŭ maso, kaj eĉ Luno estas kvinoble pli granda. Sep lunoj (Luno, Iono, Eŭropo, Ganimedo, Kalisto, Titano kaj Tritono) estas pli grandaj ol Plutono. Aldone, Plutono similas al Tritono, luno de Neptuno. Aliflanke, Plutono povas esti konsiderata nur granda objekto de la malproksima Kujpera zono, arego da trans-Neptunaj objektoj (inter 30 AU kaj 100 AU for de Suno), estante frato de Haŭmeo kaj Makemako. Aldone, la orbito de Plutono estas tre nekutima por planedoj: ĝi vagas ekster la ekliptiko, for de la zodiako, kaj eĉ transiras la orbiton de Neptuno. – La decida afero por forigi Plutonon el la listo de planedoj estis la tria el la novaj planedo-kriterioj de IAU (2006): nur tia objekto povas esti nomata planedo, kiu "regas sian vojon", t.e. kiu forbalais aliajn objektojn el la ĉirkaŭaĵo de sia orbito.

Remove ads

Bildaro

Thumb
Thumb


Simboloj de Plutono: ⯓[2] kaj ♇.[3] Ili estas maloftaj je astronomio.

Referencoj

Literaturo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads