Stanley Kramer
From Wikipedia, the free encyclopedia
Stanley Earl KRAMER (29a de septembro, 1913 – 19a de februaro, 2001) estis usona kina reĝisoro kaj produktoro, responsa pri la farado de multaj el la plej famaj nomitaj "mesaĝaj filmoj" de Holivudo.[1] Kiel sendependa produktoro kaj reĝisoro, li altiris atenton al temoj de sociaj aferoj kiujn plej studioj kaj kinentreprenoj evitis. Inter la aferoj pritraktitaj en liaj filmoj estis rasismo (en The Defiant Ones kaj Guess Who's Coming to Dinner), nuklea milito (en On the Beach), avaremo (en It's a Mad, Mad, Mad, Mad World), kreadismo kontraŭ evoluismo (en Inherit the Wind) kaj kaŭzoj kaj efikoj de faŝismo (en Judgment at Nuremberg). Aliaj elstaraj filmoj liaj estas High Noon (1952, kiel produktoro), The Caine Mutiny (1954, kiel produktoro), kaj Ship of Fools (1965).
Stanley Kramer | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 29-an de septembro 1913 (1913-09-29) en Broklino | ||||
Morto | 19-an de februaro 2001 (2001-02-19) (87-jaraĝa) en Woodland Hills | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | ||||
Mortis per | Pneŭmonito ![]() | ||||
Lingvoj | germana • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Novjorko Stern School of Business (en) ![]() DeWitt Clinton High School (en) ![]() ![]() | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Karen Sharpe (en) ![]() Marilyn Erskine (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Kat Kramer (en) ![]() ( ![]() ![]() Casey Kramer (en) ![]() ( ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmproduktoro aŭtobiografo filmreĝisoro produktoro ![]() | ||||
Aktiva dum | 1933–1979 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||