Starlink
From Wikipedia, the free encyclopedia
Starlink estas la varmarko de reto de komunikaj satelitoj por la tutmonda Interreto de SpaceX.[1] Ĉi tiu reto estos kunmetita el ĉirkaŭ 12 000 satelitoj en malalta orbito kaj en tre malalta orbito kaj estas atendita ekfunkcii en 2020.[2][3]
Rapidaj faktoj satellite internet constellation • projekto vd, Lando ...
Starlink | ||
---|---|---|
Starlink | ||
satellite internet constellation • projekto vd | ||
Dum | januaro 2015 - nekonata/nuntempe | |
Lando | Usono | |
TTT | Oficiala retejo | |
Fermi
La kompanio SpaceX efektivigis la projekton kun granda sekreto, kaj la detaloj pri ĝi estas sufiĉe provizoraj.[4]
Estas atendite, ke estos du interkovritaj kaj sinkronigitaj konstelacioj kun malsamaj karakterizaĵoj: 7 518 aparatoj funkciantaj en V-bendo kaj 4 425 aparatoj funkciantaj en Ku kaj Ka-bendoj.[2]