Steve Allen
From Wikipedia, the free encyclopedia
Steve Allen, aŭ plennome Stephen Valentine Patrick William Allen, naskiĝis la 26-an de decembro 1921(nun 1921-12-26) en Novjorko, mortis en aĝo de 78 jaroj la 30-an de oktobro 2000 en Los-Anĝeleso, estis usona televida prezentisto, muzikisto, komponisto, aktoro, komikisto kaj verkisto. Kvankam li akiris sian komencan famon en radio, Allen estas plej konata pro sia televida kariero.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/ef/Jayne_Meadows_Steve_Allen.jpg/320px-Jayne_Meadows_Steve_Allen.jpg)
Interalie li videblas en anglalingva informa filmo pri Esperanto, produktita de la usona landa asocio Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA) en 1984. En la duonhora filmo li angle intervjuas la esperantiston William Harmon. Tiu filmo daŭre estas publike prezentata, ekzemple kiel fina programero de la malferma tago en la Centra Oficejo de UEA la 10-an de majo 2014.[1]