publika vojo en urbo From Wikipedia, the free encyclopedia
Strato estas (malmoligita) vojo inter konstruaĵoj en urbo aŭ vilaĝo (PIV), sur kiu oni povas piediri aŭ veturi per diversaj veturiloj kaj kiu ne estas fervojo. Stratoj estas promenejoj kaj ankaŭ trafikareoj, do veturejoj (ankaŭ placoj). Piedirantoj iras sur flankaj trotuaroj, dum veturiloj iras sur centra(j) ŝoseo(j).
Laŭ Francisko Azorín strato estas Vojo dborderita de domoj en urbo, vilaĝo.[1] Li indikas etimologion el la latina strata (etendita). Kaj li aldonas la terminojn strateto kaj stratokruciĝo.[2]
Preskaŭ ĉiuj komunuma strato kaj placo havas nomon, ekz. la Esperantoplaco. Larĝaj urbostratoj estas avenuoj. En kelkaj urboj, ĉefe de kelkaj landoj, ekzemple amerikaj landoj, stratoj havas numerojn, kiuj faciligas la orientiĝon.
En multaj urboj plej centraj, gravaj kaj viglaj stratoj estas famaj, ĉefe se tie okazis historiaj eventoj, kiel Fifth Avenue en Novjorko, la Rue Rivoli aŭ la Avenuo de la Elizeaj Kampoj en Parizo, la strato Ramblas en Barcelono, Gran Vía en Madrido, Unter-den-Linden en Berlino ktp.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.