kolonio de Britio (1923–1980); iĝis la sendependa lando Zimbabvo je 1980 / From Wikipedia, the free encyclopedia
Suda Rodezio aŭ en angla Southern Rhodesia estis la nomo de memrega brita kolonio norde de la rivero Limpopo kaj de la Unio de Sud-Afriko. Post sia Unuflanka Deklaro de Sendependeco en 1965, ĝi estis konata simple kiel Rodezio ĝis 1979, kiam ĝi rekonstruiĝis kiel neagnosskita ŝtato Zimbabvo-Rodezio. Ĝi revenis al kolonia statuso en Decembro 1979, kaj iĝis agnoskita sendependa ŝtato Zimbabvo en Aprilo 1980.