cover image

Brita imperio

la tuto de koloniitaj kaj konkeritaj teritorioj de Britio / From Wikipedia, the free encyclopedia

La Brita Imperio, nome la imperio de Britio, estis la plej granda el la eŭropaj koloniaj imperioj de 1500 ĝis 2000. Inter imperioj, nur la mongola imperio eble regis pli da teritorio (35.000.000 km²) aŭ proksimume simile. La Brita Imperio enhavis proprajn landojn, dominiojn, koloniojn, protektoratojn, mandatojn kaj aliajn teritoriojn regatajn aŭ administratajn de la Unuiĝinta Reĝlando (kaj de ties antaŭaj ŝtatoj) inter la 16a kaj la 20a jarcentoj, pli precize ĝis la jaro 1949.

Quick facts: ...
Brita imperio
1583 – 1997

Geografio
Brita imperio en 1921
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr
Close
Brita imperio en 1815
Politika karikaturo de 1876 montranta Benjamin Disraeli kronantan la reĝinon Viktoria kiel Imperiestrino de Hindio.
William Bell Scott, Iron and Coal, (fero kaj karbo, 1855–60). La Industria revolucio estis grava kaŭzo de la etendo de Britio transmaren serĉe de merkatoj kaj de krudaj materialoj.

Dum la unuaj jardekoj de la 20a jarcento, la Brita Imperio enhavis loĝantaron de ĉirkaŭ 458 milionoj de personoj kaj ĉirkaŭ 31.000.000 km², kio estus proksimume kvaronon de la tiama monda homaro kaj kvinonon de la tera teritorio de la Tero, nome la plej etenda imperio de la moderna historio.[1] Ĝi regis krome hegemonie la marojn. Ĝi estis la plej potenca tramara ŝtato el 1815 al preskaŭ 1914 (komence de la Unua Mondmilito), sed rapide disfalis post 1945 (post la Dua Mondmilito).

Ĝi originiĝis el la tramaraj posedaĵoj kaj komercaj stacioj establitaj de Anglio inter la fino de la 16a kaj komenco de la 18a jarcentoj. Je sia pinto ĝi estis la plej granda imperio de la historio kaj, dum ĉirkaŭ unu jarcento, ĝi estis la ĉefa tutmonda potenco.[2] Ĉirkaŭ 1913, la Brita Imperio precize enhavis ĉirkaŭ 412 milionoj da personoj, 23% el la tuta tiama tutmonda loĝantaro,[3] kaj ĉirkaŭ 1920, ĝi kovris 35,500,000 km²,[4] 24% el la totala terareo de la Tero.[5] Kiel rezulto, ĝia politika, jura, lingva kaj kultura heredoj estas tre disvastigita. Je la pinto de ĝia povo, la frazo "la imperio sur kii la suno neniam foriras" estis ofte uzata por psrikribi la Britan Imperio, ĉar ties etendo ĉirkaŭ la globo okazigis ke la sunlumo estis ĉiam videbla sur almenaŭ unu el ties teritorioj.[6][7]

Dum la Epoko de Malkovroj en la 15a kaj 16a jarcentoj, Portugalio kaj Hispanio pioniris en Eŭropo pri la esplorado de la globo, kaj en la procezo establis grandajn transmarajn imperiojn. Enviaj pro la granda riĉo kiun tiuj imperioj generis,[8] Anglio, Francio kaj Nederlando komencis establi koloniojn kaj komercajn retojn per si mem en Ameriko kaj Azio.[9] Serio de militoj en la 17a kaj 18a jarcentoj kontraŭ Nederlando kaj Francio lasis Anglion kaj poste, post la unuiĝo inter Anglio kaj Skotlando en 1707, Grandan Brition, kiel dominanta koloniisma potenco en Nordameriko. Ĝi poste iĝis la dominanta potenco en la Hinda subkontinento post la konkero fare de la Brita Orienthinda Kompanio de la rezulte de la Batalo de Palaŝi en 1757.

La sendependigo de la Dek tri Kolonioj en Nordameriko en 1783 post la Usona Milito de Sendependeco okazigis ke Britio perdis iome el siaj plej malnovaj kaj plej loĝataj kolonioj. Britia atento tuj turniĝis al Azio, Afriko, kaj Pacifiko. Post la malvenko de Francio en la Revoluciaj kaj Napoleonaj Militoj (1792–1815), Britio ekelstariĝis kiel la ĉefa naviga kaj imperia potenco de la 19a jarcento.[10] Nedefiata mare, Britia dominado estis poste priskribita kiel Pax Britannica ("Britia Paco"), nome periodo nur de relativa paco en Eŭropo kaj en la mondo (1815–1914) dum kiu la Brita Imperio iĝis la tutmonda hegemonio kaj eĉ adoptis la rolon de tutmonda polico.[11][12][13] Komence de la 19a jarcento, la Industria Revolucio ektransform Brition; kaj tiele je la epoko de la Granda Ekspozicio de 1851, la lando estis priskribita kiel la "ateliero de la mondo".[14] La Brita Imperio etendiĝis ĝi inkludi plej el Hindio, grandajn partojn de Afriko kaj multajn aliajn teritoriojn tra la tuta mondo. Kun la formala kontrolon kiun Britio faris super siaj propraj kolonioj, ties dominado de multe el la tutmonda komerco signifias, ke ĝi efektive kontrolis la ekonomiojn de multaj mondoregionoj, kiel ĉe Azio kaj Latinameriko.[15][16]

Dum la 19a jarcento, la loĝantaro de Britio pliiĝis je spektakla proporcio, akompanita de rapida urbanizado, kio okazigis gravajn sociajn kaj ekonomiajn problemojn.[17] Por serĉi novajn merkatojn kaj fontojn de krudaj materialoj, la Britia registaro sub Benjamin Disraeli iniciatis periodon de imperia etendo en Egipto, Sudafriko kaj aliloke. Kanado, Aŭstralio, kaj Novzelando iĝis mem-regaj dominioj.[18]

Ĉirkaŭ la komenceo de la 20a jarcento, Germanio kaj Usono ekdefiis la Britian ekonomian superecon. Sekvaj militaj kaj ekonomiaj tensioj inter Britio kaj Germanio estis ĉefaj kaŭzoj de la Unua Mondmilito, dum kiu Britio ege dependis el sia imperio. La konflikto metis enorman premon sur la militistajn, financajn kaj laborfortajn rimedojn de Britio. Kvankam la Brita Imperio atingis fakte sian plej grandan teritorian etendon tuj post la Unua Mondmilito, Britio ne estis plu la plej elstara industria aŭ milita potenco de la mondo. En la Dua Mondmilito, la kolonioj de Britio en Sudorienta Azio estis okupitaj de Japanio. Spite la finan venkon de Britio kaj de ties aliancanoj, la damaĝo fartia al la Britia prestiĝo helpis akceli la dekadencon de la imperio. Hindio, nome la plej valora kaj loĝata posedo de Britio, akiris sendependecon kiel parto de pli granda malkoloniiga movado pro kio Britio garantiis sendependecon al plej teritorioj de la imperio. La retransigo de Hongkongo al Ĉinio en 1997 markis por multaj la finon de la Brita Imperio.[19][20][21][22] Dekkvar transmaraj teritorioj ankoraŭ restas sub Britia suvereneco. Post sendependigo, multaj iamaj Britiaj kolonioj aliĝis al la Komunumo de Nacioj, nome libera asocio de sendependaj ŝtatoj. La Unuiĝinta Reĝlando estas nuntempe nur unu el 16 landoj de la Komunumo, grupigo konata neformale kiel la Komunumaj regnoj, kiuj kunhavas saman monarkon, nome la reĝino Elizabeto la 2-a.

La plej alta pinto, propre dirite, okazis dum ĉirkaŭ 100 jaroj (nome la nomita "imperia jarcento" inter 1815 kaj 1914), tra serio de fazoj de etendo rilataj kun komerco, koloniigado kaj konkero, krom periodoj de aktiveco diplomata. Probable, la plej brila momento de imperia hegemonio povas situiĝi inter 1890 kaj 1920. La Imperio faciligis la etendon de la teknologio, la komerco, la angla lingvo kaj la brita regado tutmonde. La imperia hegemonio kontribuis al spektakla ekonomia kresko de la Unuiĝinta Reĝlando kaj al plialtigo de ties interesoj en la tuta mondo. En la aktualo, landoj kiuj estas mondaj potencoj aŭ de granda politika monda gravo estas heredintoj de la Brita Imperio: nome Usono, Barato, Kanado, Aŭstralio, Sudafriko kaj Novzelando.

La unua kiu uzis la esprimon «Brita Imperio» estis la doktoro John Dee, astrologo, alkemiisto kaj matematikisto de la reĝino Elizabeto la 1-a de Anglio, 1558-1603.