![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c1/Sucralose.svg/langeo-640px-Sucralose.svg.png&w=640&q=50)
Sukralozo
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La sukralozo estas organika klorido uzata kiel ofta surogato de sukero ĉe manĝaĵoj. Ĝi funkcias ĉe la riceviloj de la digesta sistemo produktante la dolĉan guston kaj stimulante la hormonan sekrecion. Ties surogata efiko estas 385 ĝis 650 fojojn pli granda ol la saĥarozo (ordinara sukero).[1] Oni ne pruvis, ke ties konsumo profitas al la malpliigo de pezo, male kelkaj studoj sugestas, ke oni asocias kun pliigo de pezo kaj risko de sangovaskulaj malsanoj.[2]
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c1/Sucralose.svg/320px-Sucralose.svg.png)
La sukralozo estis malkovrita en 1976 hazarde fare de Shashikant Phadnis, studento de la King's College de Londono, Unuiĝinta Reĝlando, kiu en laborgrupo kun aliaj esploristoj de la Queen Elizabeth College kiu klopodis sintezi halogenajn sukerojn en la Universitato de Londono, miskomprenis instrukcion kaj aldonis kloron anstataŭ sukeron.[3]
En 1991 la uzado de la sukralozo estis aprobita en Kanado. En 1993, en Aŭstralio. En 1996 en Nov-Zelando. En 1998, la Manĝaĵa kaj Droga Administracio de Usono aprobis ties uzadon en kvin kategorioj de manĝaĵoj.[1]
En la Eŭropa Unio sukralozo estas konata per la kodo de aldonaĵo E955. Sukralozo estas proksimume 600 fojojn pli dolĉiga ol la saĥarozo (ordinara sukero),[4] preskaŭ duoble ol la saĥarino kaj 3,3 fojojn pli ol aspartamo.