From Wikipedia, the free encyclopedia
La supermolekula kemio estas interfaka scienco, sisteme kaj racie estiĝinta ĉe la fino de la sesdekaj jaroj de la pasinta jarcento, kiu repreninte principojn kaj konceptojn de la moderna kemio estiĝas hodiaŭ esplorkampon larĝe ekspansiantan.
La nuna difino larĝe akceptita pri supermalekula kemio referencas al Jean-Marie Lehn (1978) kiu tiel ĝin priskribas:[1] Kemio de la molekulaj agregaĵoj de la plej alta komplekseco rezultantaj el la asocio de du aŭ pli kemiaj specioj kunligitaj per intermolekulaj fortoj.
Tiu disciplino, se oni volas atentigi pri studceloj, inklinas fokusiĝi sur multmolekulaj sistemoj prefere ol sur la molekuloj. Bazajn gravojn ĉi-kaze ricevas la kalkuloj de teoria kemio por la projektado de novaj kombinaĵoj kaj helpo de molekula mekaniko por la determino de la spaca tridimensia strukturo
Sennombraj specioj kaj procezoj povas esti konsiderataj supermoleulaj.
En biokemio oni pensu apenaŭ al proteinaj makromolekuloj, al la nukleaj acidoj, al la porfirinaj sistemoj kiai la klorofilo, la citroklomo ktp.
En neorganika kemio oni pensu al klatratoj idrataj (es. Cl2(H2O)7,25), al la koordina kemio, al la kristaloj solidaj, al la pirokatekolo, ktp.
En organika kemio, oni pensu al la eteroj kronaj influantaj sur metalaj kationoj, al la klatratoj idrataj kiel (H2O)6 (CH4), kombinaĵoj akiritaj per analogoj de la ureo.
La supermolekula kemio kaj progreso de la molekula memkunmuntado trovas aplikadon en la kreado de novaj materialoj. Eblas kombini grandajn strukturojn utiligante la kemiajn sintezojn startante el molekuloj malpli kompleksaj. Tia alirotipo estas profitita de la nanoteknologio.
Alia grava profitaĵo okazas en la katalizo, kie la nekovalentaj interagoj havas gravan rolon en la favorado de iuj reagaj ekscitiĝoj. Krome estas utiligataj sistemoj kiel miĉeloj kaj dendrimeroj por krei reagajn mikromediojn.
Jam la aplikaĵoj de la supermolekula kemio sennombras kies efikojn invadas la ĉiutagan vivon
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.