Szczecin Pogodno
From Wikipedia, the free encyclopedia
Szczecin Pogodno (ĝis 1945 germane: Stettin Kreckower Str.) estas fervoja haltejo en Szczecin, Pollando. Ĝi estas lokita ĉe la vojkruciĝo de la strato de Adam Mickiewicz kaj strato de Twardowski. La haltejo troviĝas en la orienta parto de la urba setlejo Pogodno, sur ferma al paŝagera servo fervojlinio Szczecin Główny – Trzebież Szczeciński, 4,84 km de la ĉefa stacidomo Szczecin Główny.
Rapidaj faktoj fervoja stacidomo, Situo ...
Szczecin Pogodno | ||||
---|---|---|---|---|
Fervojhaltejo en la jaro 2009 | ||||
fervoja stacidomo | ||||
Situo | ||||
Lando | Pollando | |||
Loko | Szczecin | |||
Geografia situo | 53° 26′ 18″ N, 14° 31′ 23″ O (mapo)53.43833333333314.523055555556 | |||
| ||||
Ecoj | ||||
Vendo de vojaĝbiletoj | ne | |||
Kajoj | 2 | |||
Historio | ||||
Aktuala stato | ferma al paŝagera servo | |||
Administrado kaj utiligado | ||||
Trafikanto | PKP PLK | |||
Linio |
| |||
Ligita transporto | tramo, aŭtobuso | |||
Fermi
Antaŭ la Dua Mondmilito, kiam la urbo apartenis al Germanio, la haltejo nomiĝis pro proksima strato Kreckower Str., kiu nuntempe nomiĝas ulica Adama Mickiewicza. Post la jaro 1945, la unua pola nomo de la haltejo estis Szczecin Krzekowo. Samtempe hodiaŭan nomon Pogodno havis la nuntempa stacio Łękno.