Ankaŭ nomata “l'île singulière” (“la neordinara insulo” laŭ la poeto Paul Valéry), Seto estas aparta urbo posedanta fortan kulturan identecon, kun siaj tradicioj, sia kuirarto, kaj sia aparta ĵargono. En tiu urbo vivis la artistoj Paul Valéry, Georges Brassens, Manitas de Plata, Jean Vilar, kaj fratoj Di Rosa. Ĝi balanciĝas inter tradicio kaj avangardo.
Ĝis 1927, Seto plurvoje ŝanĝis sian nomon. La nomon oni ŝuldas al la formo de la monteto Saint-Clair videbla el la najbaraj urbetoj, ĉar ĝi pensigas pri baleno aperanta super la maro. El Ceta, Seta, aŭ Cetia en la Mezepoko (laŭ iu hipotezo el la latina cetus, aŭ el la greka kêtos, baleno, same kiel la hispana “Ceuta” situanta sur la maroka marbordo), ĝi dumtempe estis nomita Montmorencette post la konstruo de fortikaĵo fare de la duko de Montmorency. Laŭ alia hipotezo, la nomo fontas el la prahindoeŭropa radiko *set, kiu signifas “monto” [1]. En 1666, dum la reĝado de Ludoviko la 14a, ekas la konstruo de la haveno kaj oni plej ofte skribis Sète, sed ankaŭ Sette aŭ Cette (eldirita [set'] ĉiukaze).
En la komenco de la 18-a jarcento “Cette” fariĝis la oficiala formo; tamen iuj aŭtoroj uzas aliajn skribmanierojn. La 23-an de oktobro 1793, la urbestraro decidis, ke “ĉar ‘Cette’ ambigue samskribiĝas kiel la pronomo” (cette en la franca estas ina formo de la pronomo “tiu”) la nomo de la urbo estu skribita “Sète”. Tamen kelkajn jarojn poste reaperis “Cette” ĝis 1927. La 27-an de aŭgusto 1927, la urbestraro prezidita de la urbestro Honoré Euzet, apogis sin sur la argumentoj prezentitaj en 1793 por peti la nomŝanĝon de la publika potenco. Tiu peto estis kontentigita per dekreto je la 20-a de januaro 1928. Georges Brassens aludas tion en sia kanzono Jeanne Martin.