Töss [ˈtøːs] estas rivero en la oriento de la Kantono Zuriko. Ĝi havas longecon de 50 km. Ĝia fonto troviĝas en la Zurika Oberlando ĉe la montoj Schnebelhorn kaj Tössstock je alteco de proksimume 1000 m super la marnivelo. Ĝi trafluas la Tössvalon norden, pasas la urbon Vinterturon kaj alfluas ĉe la limo de Eglisaŭ kaj Freienstein-Teufen al la rivero Rejno.
Töss | |
---|---|
Rivero Töss proksime de Baŭmo | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 50 km |
Akvokolekta areo | 381,2 km² |
Averaĝa trafluo | 16,5 m³/s |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 1 000 m |
Enfluejo | Rejno |
- Alteco | ĉ. 360 m |
Geografio | |
Alfluantoj | Eulach kaj Kempt |
Rivero en Eŭropo | |
Energiliveranto
Jam en mezepoko la homoj utiligis la akvoenergion de la rivero Töss kaj ĝiaj alfluantoj konstruante akvomuelejojn laŭlonge de la rivero. Kun la industriiĝo en la 19-a jarcento la Tössvalo dank al la akvoenergio fariĝis sidejo de multnombraj fabrikoj, kiel ekzemple diversaj kontoŝpinejoj aŭ la fama nutraĵentrepreno Maggi en Kempttal, kiu hodiaŭ apartenas al Nestlé.
Komunumoj laŭlonge de la rivero Töss
La rivero Töss fluas de fonto ĝis alfluo tra la sekvantaj komunumoj: Fischenthal en la distrikto Hinwil, Baŭmo, Wila kaj Wildberg en la distrikto Pfäffikon, Turbenthal, Zell ZH, Vinterturo, Neftenbach, Pfungen kaj Dättlikon en la distrikto Vinterturo kaj Embrach, Rorbas, Freienstein-Teufen kaj Eglisaŭ en la distrikto Bülach.
Famuloj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.