Tamilnado
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tamilnado aŭ Tamilujo (tamile தமிழ் நாடு [Tamil Nadu] aŭskulti, trad. Tamil-Lando) estas la plej suda ŝtato de Barato kun areo de 130 266 km² kaj 72 147 030 loĝantoj (ĉe la popolnombrado de 2011). La ĉefurbo estas Ĉenajo (iam Madraso). Aliaj gravaj urboj estas jenaj:
- Koimbatore (pli da 1 miliono loĝantoj laŭ takso en 2011),
- Tiruppur (877 778 en 2011),
- Velor (484 690 en 2011),
- Tirunelveli (473 637 en 2011),
- Ambattur (466 205 en 2011),
- Tanĝavur (398 853 en 2021),
- Dindigul (396 000 en 2021),
- Karur (358 468 en 2021),
- Avadi (345 996 en 2011),
- Kumbakonam (245 679 en 2021),
- Thoothukudi (237 830 en 2011),
- Pallavaram (215 417 en 2021),
- Ĉengalpatuo (210 306 en 2021),
- Kaddalor (173 636 en 2011),
- Kanĉipuram (164 265 en 2011),
- Erode (151 184 en 2001),
- Raĝapalajam (130 442 en 2001),
- Pudukkottai (117 745 en 2011),
- Hosur (116 821 en 2011),
- Karaikudi (106 714 en 2011),
- Neyveli (105 687 en 2011),
- Pollaĉi (90 180 en 2011),
- Komarapalayam (71 594 en 2011),
- Sivakasi (71 040 aŭ 234 688, depende de la fonto),
- Ranipet (50 764, 80 000, aŭ 229 507 en 2011, depende de la fonto).
w1
Rapidaj faktoj ŝtato de Barato, Administrado ...
Tamilnado | |
---|---|
Origina nomo | tamile தமிழ் நாடு |
ŝtato de Barato | |
Administrado | |
Statuso | Federacia ŝtato de Barato |
Estas parto de | Barato |
Administra centro | Ĉenajo |
Politiko | |
Estro | M. K. Stalin (ekde 7-a de majo 2021) |
Demografio | |
Oficiala lingvo | Tamila lingvo |
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) | 72 138 958 |
Loĝdenso | 555 loĝ./km² |
Geografio | |
Areo | 130 508 km² (13 050 800 ha) |
Tamilnado sur la mapo de Barato | |
Geografia situo | 11° 0′ 0″ N, 79° 0′ 0″ O (mapo)1179 [+] |
Hor-zono | UTC +5:30 |
Kodoj | |
ISO 3166-2 | IN-TN |
Eksteraj paĝoj | |
www | |
La kategorio en la Komunejo | Tamilnado [+] |
Pliaj informoj | |
Analfabetismo | 28% |
Fermi
Tamilnado ekis en 1956 laŭ la lingvo-limo de la tamila, kiu, pro ĝia almenaŭ 2000-jara literaturhistorio, estas unu el la klasikaj lingvoj hindaj. Ĝi nomiĝis unue Madraso. Nur la 14-an de januaro 1969 ĝi ricevis sian nunan nomon, kiu litere signifas «lando de la tamiloj» kaj tiel indikas la specifon de tiu dravida popolo.