Ĉenajo
urbo en suda Barato / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉenajo (tamile சென்னை [ĉenaj] aŭskulti), antaŭe nomata en Esperanto Madraso[1], estas ĉefurbo kaj havenurbo de la barata suda ŝtato Tamilnado kaj la kvara barata urbo laŭ loĝantaro. Laŭ la stato de 2024 en la urbo vivis 6 599 000 loĝantoj sur areo de 426 830 040 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0 loĝantoj/km².
Ĉi tiu artikolo pri Barato citas neniun fonton. Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Februaro 2023) Bonvolu krei Kategorio:Senfontaj artikoloj pri Barato! Bonvolu krei Kategorio:Senfontaj artikoloj ekde februaro 2023! |
Ĉenajo | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo • urbego • provinca ĉefurbo • business cluster | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 600... | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 6 599 000 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 15 460 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 13° 5′ N, 80° 17′ O (mapo)13.082580.275 [+] | ||||
Alto | 6 m [+] | ||||
Areo | 426,83004 km² ( 426 83. 004 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Chennai [+] | |||||
La urbo estas bone ligita trajne, aviadile kaj strate kun la aliaj barataj urboj, ĝi estas la plej granda urbo de ekstremsuda Barato. Multaj firmaoj instalis siajn ĉefcentrojn ĉi tie, precipe aŭtomobilaj firmaoj. Ĉenajo ankaŭ bonvenas multajn turistojn kiuj alvenas per unu el la du flughavenoj (la unua nacia kaj la dua internacia) kaj kiuj deziras viziti la multajn vidindaĵojn kaj templojn en Tamilnado aŭ pli proksime la plej longan plaĝon tutmonde, kiu situas en Ĉenajo mem: Marina Beach. La urbo ne estas grava turista centro per si mem (ne estas multaj gravaj malnovaj konstruaĵoj), sed estas grava industria centro de suda Barato kaj altiro por apudaj urboj kiel Avadi.
Milaporo, literumita ankaŭ Mylapore kaj Mayilāppūr, estas kvartalo en la centra parto de la urbo Ĉenajo.