Teniozo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Teniozo estas parazita infekto kaŭzita de tenioj, en homo, aparte de la specioj tenia saginata (sagoforma aŭ bova ternio) kaj tenia solium (porka tenio). Tiuj vermoj estas longaj kaj rubandoformaj. Ĝi estigas epigastran doloron, apetitegon, malfortecon, digestajn perturbojn (lakso ktp.), malgrasiĝon kaj sendormecon. Krome ĝi povas kaŭzi, precipe ĉe infanoj, konvulsiojn kaj epilepsion.
- Kategorio Teniozo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri malsano kaj infektologio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |