From Wikipedia, the free encyclopedia
La Tevatrono estas cirkla koliziigilo-partikla akcelilo en Usono, en la nacia akcelila laboratorio Fermilab en la urbeto Batavia proksime de Ĉikago en Ilinojso. Temas pri la tutmonde dua plej forta partikla kolidilo post institucio nomata Granda Koliziigilo de Hadronoj aŭ angle Large Hadron Collider (LHC) proksime de Ĝenevo en Svislando. La Tevatrono akceligas protonojn kaj antiprotonojn en ringo de 6,28 kilometroj al energioj de ĝis 1 Tera-Elektronvoltoj (1012 eV aŭ mallonge TeV), kaj la mallongigo "TeV" donis al la akcelilo sian nomon.
La 30-an de septembro 2011 la Tevatrono estis malfunkciigita pro buĝetaj kialoj - la Granda Koliziigilo de Hadronoj en Ĝenevo pli potencas kaj efikas.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.