Tezo, antitezo, sintezo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La triopo tezo, antitezo, sintezo (germane These, Antithese, Synthese; origine:[1] Tezo, antitezo, sintezo) estas ofte uzata por priskribi la pensaron de la germana filozofo Georg Wilhelm Friedrich Hegel.[2] Hegel neniam uzis la terminojn mem, ĉar anstataŭe lia triopo estis konkreto, abstrakto, absoluto. Tezo, antitezo, sintezo originiĝis de Johann Fichte.[1]
La rilato inter la tri abstraktaj terminoj de la triopo, konata ankaŭ kiel dialektika metodo, estas resumita en la jena vojo en la Encyclopedia of Sciences and Religions[3]:
(1) dekomenca propozicio nomata tezo, (2) rifuzo de tiu tezo nome antitezo, kaj (3) sintezo kie ambaŭ konfliktantaj ideoj estas reunuigitaj por formi novan propozicion.