Teŝinio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Teŝinio, ankaŭ Teŝinia Silezio (pole Śląsk Cieszyński aŭ Ziemia Cieszyńska, germane Teschener Schlesien) estas termino markanta la teritorion de la eksa Teŝina princlando en Silezio inkluzive de ĉiuj ties eksaj teritorioj, el kiuj fariĝis memstaraj landaj ŝtatoj, kaj kun la teritorio de landa ŝtato Bohumín, neniam apartenanta al ĝi.
Rapidaj faktoj Landoj, Regionoj ...
Teŝinio | |
ĉeĥe Těšínsko aŭ Těšínské Slezsko, pole Śląsk Cieszyński aŭ Ziemia Cieszyńska, germane Teschener Schlesien | |
teritorio | |
La dividita urbo: pola Teŝino (maldekstre), rivero Olše, ĉeĥa Český Těšín (dekstre). Vido el la teŝina Piastida turo. | |
|
|
Landoj | Ĉeĥio, Pollando |
---|---|
Regionoj | Moraviasilezia regiono Ĉeĥio, Silezia Provinco Pollando |
Historiaj regionoj | Teŝina princlando, Silezio |
Montaroj | Moraviasileziaj Beskidoj, Sileziaj Beskidoj |
Riveroj | |
Ĉefurbo | Teŝino historia |
Loĝantaro | ?? |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MEST (UTC+2) |
Dialekto | Teŝina dialekto |
Mapo de Teŝinio hodiaŭ, dividita inter Ĉeĥio kaj Pollando
| |
Pola mapo de Teŝinio, montranta evoluon de kontrolo super Teŝinio pos fino de la unua mondmilito
| |
Vikimedia Komunejo: Cieszyn Silesia | |
Fermi
Okcidente Teŝinio estas limigita proksimume de fluoj de riveroj de Ostravice kaj Odro (la limoj fakte diversloke zigzagis laŭlonge laŭ ambaŭ riveroj) kaj el oriento de rivero Biała. Historia metropolo de la teritorio estas Teŝino. Hodiaŭ la teritorio estas dividita inter Ĉeĥio (proksimume 56 % de la eksa teritorio) kaj Pollando (proksimume 44 % de la eksa teritorio).