Teŝina princlando
From Wikipedia, the free encyclopedia
Teŝina princlando aŭ ankaŭ Teŝina duklando (latine Ducatus Tessinensis, germane Herzogtum Teschen, pole Księstwo Cieszyńskie) estis silezia princlando, kiu estiĝis en la jaro 1281/90 per disdivido de la Opola-Ratibora princlando en la partojn Ratiboro, Bitomo, Teŝino, Aŭŝvico kaj Opolo. Teŝinaj princoj el familio de Piastoj submetis la landon kiel feŭdo al la reĝlando Bohemio kaj la teŝina princo fariĝis feŭdulo de la bohemia reĝo.
Teŝina princlando | |||||||||||||||
| |||||||||||||||
historia lando • Sileziaj princlandoj • ŝtato | |||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||
La plej alta punkto: |
|||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj: |
434 000 (1910) | ||||||||||||||
Nacia konsisto: |
poloj, ĉeĥoj, germanoj | ||||||||||||||
katolikoj, protestantoj, judoj | |||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||
Patrina lando: |
|||||||||||||||
Estiĝo: |
divido de Opola-Ratibora princlando | ||||||||||||||
Pereo: |
pereo de Aŭstrio-Hungario | ||||||||||||||
| |||||||||||||||
Sekve de ŝuldiĝo kelkaj partoj de la princlando estis pase de la 16-a jarcento venditaj, do fariĝis el ili memstaraj princlandoj (status minor). Post formorto de la teŝinaj Piastoj la Teŝina princlando falis kiel formorto al la bohemia reĝo el dinastio de Habsburgoj. Habsburgoj poste estis la teŝinaj princoj ĝis la jaro 1918, kiam Aŭstrio-Hungario disfalis.
Sed tiu ĉi historia teritorio tuj fariĝis objekto de disputo inter Ĉeĥoslovakio kaj Pollando, kiu estis fine solvita en la jaro 1920 per internacia arbitracio en Spa, kiu decidis pri divido de Teŝinio inter Ĉeĥoslovakio kaj Pollando.