Thomas MOORE (28a de Majo 1779 – 25a de Februaro 1852) estis irlanda poeto, kantisto, kantoverkisto, kaj distristo, nuntempe pli bone rememorita pro la vortumado de "The Minstrel Boy" kaj de "The Last Rose of Summer". Li estis responsa, kun John Murray, pro la bruligado de la memoraĵoj de Lord Byron post lia morto. En sia vivodaŭro li estis ofte referencata kiel Anacreon Moore.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Fermi

El relative frua aĝo Moore montris intereson en muziko kaj aliaj spektaklaj artoj. Li foje aperis en muzikalaj teatraĵoj kun siaj amikoj, kiel The Poor Soldier de John O'Keeffe (muziko de William Shield), kaj iam li havis ambiciojn iĝi aktoro.[1] Moore lernis en kelkaj lernejoj de Dublino kiel la publika lernejo de Samuel Whyte en Grafton Street kie li lernis la anglan akĉenton laŭ kiu li parolis la ceteron de sia vivo.[2] En 1795 li gradiĝis el Kolegio Triunuo (Trinity), kiu ĵus permesis eniron al katolikaj studentoj, kiel klopodo plenumi la deziron de sia patrino ke li iĝu advokato. Moore estis dekomence bona studento, sed li poste metis malpli da klopodo en siaj studoj. Lia epoko ĉe Trinity okazis inter pliiĝanta tumulta erao post la Franca Revolucio, kaj multaj el liaj kunstudentoj kiel Robert Emmet estis subtenantoj de la movado de Unuiĝintaj Irlandanoj, kvankam Moore mem neniam estis membro.[3] Tiu movado serĉis subtenon el la Franca registaro por lanĉi revolucion en Irlando. En 1798 okazis ribelo sekve de Franca invado, neniu el kiuj sukcedis.

En Esperanto aperis

Bibliografio

Notoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.