From Wikipedia, the free encyclopedia
Thomas REID [riːd] (naskiĝis la 26-an de aprilo[jul.]/ 7-an de majo 1710[greg.], mortis la 7-an de oktobro 1796) estis religie trejnita skota filozofo. Li estis fondinto de la Skota Skolo de Komuna Senco kaj ludis gravan rolon en la Skota Klerismo. En 1783 li estis kunfondinto de la Reĝa Societo de Edinburgo. Samtempulo de David Hume, Reid estis ankaŭ "la plej frua kaj plej feroca kritikanto de Hume".[1]
Thomas Reid | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Thomas Reid | |||||
Naskiĝo | 26-an de aprilo 1710 en Strachan | ||||
Morto | 7-an de oktobro 1796 (86-jaraĝa) en Glasgovo | ||||
Religio | protestantismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Aberdeen vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Lewis Reid (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo verkisto matematikisto bibliotekisto universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Metafiziko kaj etiko vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | An Inquiry into the Human Mind: on the Principles of Common Sense ❦ Essays on the Intellectual Powers of Man ❦ Essays on the Active Powers of the Human Mind vd | ||||
| |||||
| |||||
Filozofo | |||||
Skolo/tradicio | Skota Skolo de Komuna Senco | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li studis en la Universitato de Aberdeen kaj iĝis religiulo de la Eklezio de Skotlando. Poste li estis profesoro de Morala Filozofio en la Universitato de Glasgovo, kien li estis alvokita kiel anstataŭanto de Adam Smith.
Reid kredis, ke la komuna saĝo (speciale en la filozofia senco de "sensus communis" -komuna senco-) estas, aŭ almenaŭ estu, je la fundamento de ĉiu filozofia esploro.[2] Li diskonsentis el Hume, kiu asertis, ke oni neniam povas koni tion je kiu la ekstera mondo konsistas ĉar onia kono estas limigita al la ideoj en la menso, kaj el George Berkeley, kiu asertis, ke la ekstera mondo estas nur ideoj en la menso. Kontraste, Reid postulis, ke la fundamento sur kiu onia "sensus communis" estas konstruita pravigas onian kredon, ke estas ekstera mondo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.