From Wikipedia, the free encyclopedia
La tigrisa-eŭfrata aluvia salakva marĉo estas tersupraĵa ekoregiono el la dezertega ekoprovinco de la palearktisa ekozono, difinita de la Monda Natur-Fonduso (WWF), kiu etendiĝas tra la malsupra parto de Tigriso kaj Eŭfrato. Biome temas pri ekoregiono el la inunditaj herbejoj kaj savanoj de Mezoriento. La ekoregiono preskaŭ tute kongruas kun la endemibirda areo Mezopotamiaj Marĉoj
La ekoregiono, kiu kovras areon de 35 573 da kvadrataj kilometroj, estas karakterizata de du grandaj riveroj, Tigriso kaj Eŭfrato. La riveroj havas plurajn malgrandajn alfluantojn kiuj nutras la sistemon de malprofundaj freŝakvolagoj, marĉoj. Ĉio estas ĉirkaŭata de dezerto. La hidrologio de tiuj vastaj marĉoj estas ekstreme grava al la ekologio de la tuta supra Persa Golfo. Historie, la areo estas konata kiel Mezopotamio. Kiel parto de la pli granda Fekunda duonluno, ĝi vidis la plej fruan aperon de klera urba civilizo en la Uruk-periodo. Pro tio ĝi ofte estas nomata la "lulilo de la civilizo".
En la 1980-aj jaroj, tiu ekoregiono estis krize endanĝerigata kiam la iraka-irana milito furiozis ene de ĝiaj limoj. La malsekejoj de Irako, kiuj estis loĝataj de la marĉaj araboj, estis tute sekigataj, kaj estas nur freŝdate montrintaj signojn de normaligo.
La Tigrisa-Eŭfrata Baseno estas parto de la teritorioj de Turkujo, Sirio, Irako, Irano kaj Kuvajto [1][2][3][4] . Multaj tigrisaj alfluantoj originas el Irano kaj la tigrisa-eŭfrata kunfluejo situas ĉe la kuvajta-iraka limo [5].
Ekde la 1960-aj jaroj kaj en la 1970-aj jaroj, kiam Turkujo vere komencis la GAP-projekton, akvodisputoj regule okazis aldone al la efikoj de la rilata akvobaraĵo por la medio. Krome, siria kaj irana baraĵokonstruo ankaŭ kontribuis al politika streĉiteco ene de la baseno, precipe dum trosekeco.
La ĝenerala klimato de la salakva marĉo estas subtropika, varma kaj arida. Ĉe la norda ekstremo de Persa Golfo estas la vasta inundebenaĵo de Eŭfrato, Tigriso, kaj Karun-Rivero, havanta enormajn permanentajn lagojn, marĉojn, kaj arbaron.
La akva vegetaĵaro estas superregata de arundecaj kaj fragmitecaj plantoj, tifaacoj, ciperacoj (kiaj la papiruscipero), kiuj subtenas multajn speciojn. En insuloj kaj ĉe riverbordoj ankaŭ ekzistas arbareroj de poploj kaj tamarikoj.
La ekoregiono estas la sola reproduktejo de Turdoides altirostris kaj de la iraka kanbirdo. La ekoregiono estas unu el la plej gravaj areoj de eŭraziaj migrantaj birdoj kiuj travintras en tiuj marĉoj vivantaj de lacertoj, serpentoj, ranoj, kaj fiŝoj. Observado en 1979 montris internacie gravajn travintro-koncentriĝojn de almenaŭ 22 da specioj (kaj eble ĝis 70 da specioj) de travintrantaj akvobirdoj. La marĉoj subtenas nombron da tutmonde minacataj specioj, je sezona bazo, inkluzive de la krispa pelikano, la pigmea kormorano, la blankŝultra aglo, la blankvosta maraglo kaj la marmoranaso. Evans [6] identigis 12 da gravaj birdaj areoj en Mezopotamio kiel estantaj de monda kaj de regiona graveco por la birdoj.
Aliaj bestoj trovataj en tiuj marĉoj estas la akvobubalo, du endemiaj ronĝulaj specioj, antilopoj kaj gazeloj kaj malgrandaj bestoj kiaj ekzemple dipodedoj kaj pluraj aliaj mamuloj.
Ŝanĝoj de la hidrologio de malsupra Irako serioze ekis en la 1950-aj jaroj. Diversspecaj grandskalaj akvumadaj projektoj estas rapide degradintaj la tigrisan-eŭfratan aluvian salakvan marĉon. Ŝanĝante la fluon de ambaŭ riveroj kun kanaloj, digoj kaj baraĵoj estas detranĉinta la riveran fluon por vastaj areoj de marĉoj, kaŭzante ilian sekiĝon. Krome, drenadokanaloj estas enmetintaj salan fluon el akvumataj terenoj en la malsekejon, pligrandigante la salecon de la areo. Regionaj konfliktoj kaj pligrandiĝinta setlado de la areo grave pligrandigis la poluadon de la la malsekejoj. Ĉiuj tiuj faktoroj kontribuas al habitatodetruo kaj degradado.
Kun la rompado de digoj fare de la lokaj komunumoj post la usona invado de Irako en 2003 kaj la fino de kvarjara trosekeco tiun saman jaron, la procezo estis inversigata kaj la marĉoj travivis grandan rapidecon de normaliĝo. La daŭraj malsekejoj nuntempe kovras pli ol 50% de la 1970aj-niveloj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.