Tramtransporto en Caen
From Wikipedia, the free encyclopedia
La tramo de Caen estas reto de tramtransporto kiu priservas la aglomeraĵon de Caen. La enservigo de tiu nova tramo estis komence antaŭvidata en septembro 2019[1][2].
Rapidaj faktoj Ĝeneralaj informoj, Loko ...
Tramtransporto en Caen | |
---|---|
Du tramoj sur Placo Saint-Pierre | |
tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Caen, Francio |
Transportsistema speco | tramtransporto |
Komenco de trafiko | 27-a de julio 2019 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 16,2 km |
Nombro de linioj | 3 |
Nombro de veturiloj | 26→36 Alstom Citadis 305 |
Nombro de stacioj | 37 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Posedanto | Communauté urbaine Caen la Mer |
Transportisto | Keolis Caen |
Fermi
La inaŭguro de la nova tramo de Caen okazis la 27-an de julio 2019[3][4].
Tiu tramo estas fora posteulo de la malnova tramo de Caen, kiu funkciis de 1901 ĝis 1937, antaŭ ties anstataŭo per reto de aŭtobusoj. Ĝi ĉefe anstataŭas la TVR[5], enservigitan la 18-an de novembro 2002 kaj kies ekspluatado ĉesis la 31-an de decembro 2017 je la 20-a horo[6][1].