From Wikipedia, the free encyclopedia
Turbino estas la ĝenerala nomo uzata por plej parto de la motoraj turbomaŝinoj. Tiuj estas maŝinoj de fluaĵo, ĉar tra ili pasas fluaĵo konstante kaj tiu transdonas sian energion pere de radeto kun padeloj.[1]
La turbinoj konsistiĝas el unu aŭ du radoj kun padeloj, nomitaj rotoro kaj statoro, el kiuj la unua, pelita de la fluaĵo, puŝas la akson kie oni akiras la movon de rotacio.
La termino turbino kutime aplikiĝas ankaŭ, ĉar estas la ĉefa komponaĵo, al la aro de kelkaj turbinoj konektitaj al generatoro por akiro de elektra energio.
La turbinoj, ĉar estas turbomaŝinoj, povas klasiĝi laŭ la kriterioj propraj de tiuj maŝinoj (laŭ direkto de la fluaĵo, laŭ la bildo de la fluaĵo en la rotoro, laŭ la tipo de fluaĵo, laŭ la premoŝanĝo en la rotoro kaj laŭ la tipo de enlaso). Sed laŭ komuna lingvaĵo la turbinoj povas disdividiĝi en du ĉefaj subgrupoj kiuj estas la jenaj:
Estas tiuj kies laborfluaĵo ne suferas konsiderindan ŝanĝon de denseco pro ties enpaŝo tra la radeto aŭ tra la statoro; tiuj estas ĝeneral akvoturbinoj, kiuj estas la plej komunaj, sed same oni povas kvalifiki kiel hidraŭlikaj turbinoj la ventomuelilojn aŭ aerogeneriloj.
Ene de tiu genro kutime oni parolas el:
Estas tiuj kies laborfluaĵo ja suferas konsiderindan ŝanĝon de denseco pro ties enpaŝo tra la maŝino.
Tiuj kutime klasiĝas en du diferencaj subtipoj pro ties fundamentaj diferencoj laŭ desegno:
Krome kiam oni parolas pri termikaj turbinoj, oni parolas kutime pri tiuj diversaj subgrupoj:
Same komuna estas klasigi la turbinoj laŭ la premo ekzistanta en ili rilate aliajn turbinojn klasitajn en la sama grupo:
Ventoturbino estas mekanismo kiu transformas la energion de la vento en alia formo de utila energio kiel la mekanika aŭ la elektra.
La kinetika energio de la vento estas transformita en mekanika energio pere de la rotacio de akso. Tiu mekanika energio povas esti profita por mueli, kiel okazis en la antikvaj (kaj ankoraŭ nunaj) ventomuelejoj, aŭ por pumpi akvon, kiel ĉe la muelilo multipadela. La mekanika energio povas esti transformita en elektra pere de elektra generatoro (alternatoro aŭ dinamo). La elektra energio generita povas esti stokita en akumulatoroj aŭ esti uzata rekte.
Submara turbino estas mekanismo kiu konvertas la energion de la submarfluoj en elektra energio. Ĝi konsistas en la profitigo de la cinetika energio de la Submarfluoj, fiksante al la submara fundo turbinojn muntitaj sur turoj antaŭfabrikitaj por ke tiuj povu rotacii serĉe de la submarfluo, ĉar la rapido de la submarfluo varias laŭlonge de la jaro kaj tiuj devas esti lokigitaj en la plej taŭgaj lokoj kie la rapido de la submarfluo variu inter 3 Km/horo kaj 10 Km/horo por setligi turbinajn centralojn prefere en profondeco plej eble malaltaj kaj kiuj ne damaĝu submaran ekosistemon. Tiuj turbinoj havu protektan reton kiu malhelpu la allogon de akvaj animaloj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.