Hidrargo
kemia elemento kun simbolo Hg kaj atomnumero 80 From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Hidrargo (latine hydrargyrum, hydro = akvo, argyrum = arĝento) estas kemia elemento en la perioda tabelo, kiu havas la simbolon Hg kaj atomnumeron 80. Ĝi estas peza, arĝentkolora transirmetalo, kaj unu el du elementoj, kiuj estas likvaj ĉe ĉambra temperaturo. La alia estas bromo, kiu ne estas metalo. Dum alia metalo galiumo fandiĝas nur ĉe temperaturo je 303 K (30 °C, do super la norma ĉambra temperaturo).

Remove ads
Datenoj
- Simbolo: Hg
- Atomnumero: 80
- Atommaso: 200,59 u
- Kemia Serio: transirmetalo
- Bolpunkto: 629,88 K (356,73 oC)
- Fandpunkto: 234,32 K (-38,83 oC)
- Superkonduktiveco: 4,15 K (-269 oC)
- Denseco: 13 579,04 kg/m3
Produktado
En Hispanio famas el historiaj epokoj (Romia Imperio) la minoj de cinabro el Almadeno, provinco de Ciudad Real.
Uzado
Hidrargo estis uzata en certaj specoj de ŝaltiloj, certaj specoj de lampoj (minimumaj kvantoj, kiel gaso, uzo daŭras), plie termometroj, barometroj, kaj aliaj scienciloj. Eĉ pli frue ĝi estis uzata por minado de oro kaj arĝento. Alojo (kunmiksaĵo) de hidrargo kun alia metalo (plej ofte arĝento) formas amalgamon.
Danĝereco kaj malpermeso
Hidrargo estas toksa elemento, kaj povas damaĝi interalie hepaton kaj cerbon. Pro la danĝereco estas uzado de hidrargo nuntempe plejparte malpermesita.
Bildaro
Vidu ankaŭ
Proverbo
Ekzistas proverbo pri hidrargo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
„ Li estas vera hidrargo. ”
Eksteraj ligiloj
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads