UK 1994
79-a Universala Kongreso de Esperanto / From Wikipedia, the free encyclopedia
La 79-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 23-a ĝis 30-a de julio 1994 en Seulo, Sud-Koreio. Ĝi havis 1776 aliĝintajn partoprenantojn.
Rapidaj faktoj
UK 1994 | ||
---|---|---|
Loko | Seulo, Sud-Koreio | |
Ekde | 23-a de julio 1994 | |
Ĝis | 30-a de julio 1994 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
Fermi
La kongresejo estis la kvinstela hotelo Sheraton Walker Hill, ĉe la orienta limo de Seulo, en la urbodistrikto Seongdong-gu. Ĝi situas en la loko de la fortikaĵo Acha de la dinastio Shilla (57 antaŭ nia erao ĝis 668) - la vastega tereno estas ĉirkaŭata de arbaroj kaj ebligas belan vidaĵon al la rivero Han. La Lokan Kongresan Komitaton gvidis Han Moo-hyup.[1]