From Wikipedia, the free encyclopedia
Uma Karuna THURMAN (esperantigite Uma Karuna Turman) (naskiĝis la 29-an de aprilo, 1970) estas usona aktorino.
Naskiĝinte en Bostono, Masaĉuseco, ŝi spertis budhisman edukadon. Uma estas la nomo de la Hind-Tibeta diino de lumo kaj beleco.
En la aĝo de 15 jaroj Uma Thurman forlasis la lernejon por komenci aktoran karieron en Novjorko. En la jaro 1990 ŝi edziniĝis al la aktoro Gary Oldman, sed la paro disiĝis en 1992. Duan fojon ŝi edziniĝis en 1998: al Ethan Hawke, kiun ŝi ekkonis dum la laboroj por la filmo Gattaca. Ili havas unu filinon Maya Ray(1998) kaj filon (2002). Ili divorcis en 2004.
"Uma Turman" estas ankaŭ nomo de tre populara rusia rokbando, nomita omaĝe al Uma THURMAN. Kredeble pro eventualaj juraj problemoj oni ĉiam skribas la nomon de la bando sur afiŝoj kiel "Uma2rman" aŭ ankoraŭ iel por ne ŝajnigi, ke temas pri koncerto de la usona aktorino. Vidu apartan artikolon pri la rusia rokbando: Uma Turman.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.