Universitato de Gießen
universitato en Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La universitato de la germana urbo Gießen dum la jaro 1607 fondiĝis de la landgrafo Ludoviko la 5-a de Hesio-Darmstadt. Ĝis la jaro 1945 ĝi nomiĝis laŭ la fondinto germane Ludwigsuniversität aŭ latine Ludoviciana. Kadre de la universitata restarigo post la Dua Mondmilito ĝi ricevis la nomon de sia plej fama sciencisto Justus Liebig, kaj ekde la jaro 1957 formale germane nomiĝas Justus-Liebig-Universität Gießen, mallongigite JLU. La universitato estas la dua plej granda altlernejo de la nuna federacia lando Hesio.
Ĝian ekeston ĝi ŝuldas al la perturboj de la reformacio kaj kontraŭreformacio: Post kiam la jam dum 1527 fondita universitato de la najbara urbo Marburg post la divido de la lando Hesio dum 1695 iĝis kalvinisma, la protestantaj teologio de la marburga universitato, kiuj ne konvertiĝis al la kalvinismo, estis malpostenigitaj. Ili translokiĝis al la najbara urbo Gießen, kaj ankoraŭ dum la sama jaro 1605, la landgrafo Ludoviko la 5-a fondis "elitan gimnazion" kun ligita "pedagogiejo" tie – atendante la permeson de la germana imperiestro Rudolfo la 2-a nomi la novan institucion "universitato". La permeso venis la 19-an de majo 1607. Dum oktobro 1607, komence de la vintra semestro 1607/1608, komenciĝis regulaj universitataj prelegoj.
Justus-Liebig-Universität Gießen | |||||
---|---|---|---|---|---|
la universitata ĉefkonstruaĵo nuntempe | |||||
publika universitato • comprehensive university | |||||
Informoj | |||||
fondodato | 1607 | ||||
fondinto(j) | Ludoviko la 5-a, landgrafo de Hesio-Darmstadt vd | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 50° 34′ 51″ N, 8° 40′ 35″ O (mapo)50.5808333333338.6763888888889 | ||||
lando | Germanio | ||||
urbo | Gießen, Hesio, Germanio | ||||
Estraro | |||||
gvidanto | Joybrato Mukherjee | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 25.200 (stato oktobro 2011) | ||||
nombro de kunlaborantoj | 2.436,82 (stato oktobro 2006) | ||||
el tio profesoroj | 285,60 (stato oktobro 2006) | ||||
retejo | [<span%20class="official%20website"> Oficiala retejo] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
• Verein zur Förderung eines Deutschen Forschungsnetzes • Konferenco de Altlernejaj Rektoroj • Germana Altlerneja Sporta Asocio • Asocio de Eŭropaj Universitatoj • Informationsdienst Wissenschaft • German National Research Data Infrastructure (NFDI) e.V. vd | |||||
filiita al | |||||
• Deutscher Akademischer Austauschdienst vd | |||||
filioj | |||||
• Q124767449 vd | |||||
| |||||
| |||||
| |||||