Universitato de Bostono
universitato ĉe Bostono, Masaĉuseco, Usono / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Universitato de Bostono (angle Boston University; plej komune aludita kiel BU aŭ pli simple konata kiel Boston U.) estas privata enketada universitato situanta en Bostono, Masaĉuseco, Usono. La universitato estas nesekteca,[1] sed estis historie aligita al la Unuiĝinta Metodisma Eklezio.[2][3]
Universitato de Bostono | |||||
---|---|---|---|---|---|
universitato • privata neprofitcela lernejo • eldonejo de malfermita aliro | |||||
moto | Learning, Virtue, Piety (Lernado, Virto, Pieco) | ||||
Informoj | |||||
fondodato | 1869 | ||||
speco | privata | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 42° 20′ 56″ N, 71° 6′ 1″ U (mapo)42.348888888889-71.100277777778 | ||||
lando | Usono | ||||
urbo | Bostono | ||||
adreso | One Silber Way, Boston, MA, 02215 | ||||
poŝtkodo | 02215 | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 30 009 vd | ||||
retejo | [<span%20class="official%20website"> Oficiala retejo] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
• ORCID • Asocio de Esploradaj Bibliotekoj • Coalition of Open Access Policy Institutions • Konsorcio de Socisciencaj Asocioj • arXiv • Association of American Universities • Association of American Colleges and Universities • American Council on Education • National Humanities Alliance • Higher Education Leadership Initiative for Open Scholarship • Koalicio por Retigita Informo • Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition vd | |||||
filioj | |||||
• Department of Electricial and Computer Engineering, Boston University • Center for Nanoscience and Nanobiotechnology, Boston University • Department of Orthopaedic Surgery, Boston University School of Medicine • Boston University School of Medicine vd | |||||
| |||||
| |||||
| |||||
La universitato havas pli ol 3,800 membroj kaj 33,000 studentoj, kaj estas unu el plej grandaj dungantoj de Bostono.[4] Ĝi proponas bakalaŭrecojn, magistrecojns, kaj doktorecojn, kaj gradojn pri medicino, dentokuracado, ekonomiko, kaj juro pere de dekok altlernejoj kaj fakultatoj en du urbaj kampusoj. La ĉefa kampuso estas situanta laŭlonge de la Rivero Charles en la Bostonaj kvartaloj Fenway-Kenmore kaj Allston, dum la Bostonuniversitata Medicina Kampuso estas en Bostona South End. BU funkciigas ankaŭ 75 programojn de eksterlanda studado en pli ol 33 urboj en ĉirkaŭ 20 landoj kaj havas internajn oportunojn en dek diverdaj landoj (inklude Usonon).
Inter la bostonaj universitatanoj estas sep Nobel-premiitoj kiaj Martin Luther King (PhD '55) kaj Elie Wiesel, 35 Pulitzer-premiitoj, naŭ ricevintoj de Oskar-premioj, Emmy kaj Tony. BU-anoj estis ankaŭ ricevintoj de stipendioj de MacArthur, Sloan kaj Guggenheim, krom de la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj kaj de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj.