Universitato de Braziljo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Universitato de Braziljo (portugale Universidade de Brasília, akronime UnB), estas federacia publika universitato situanta en Braziljo. Ĝi estas la plej granda institucio de supera edukado en la Centra-Okcidenta regiono de Brazilo kaj unu el la plej gravaj en la lando. Kune kun la Supera Lernejo de Sansciencoj de la Fondaĵo por Instruado kaj Esplorado en Sansciencoj de la Federacia Distrikto (ESCS), ili du estas la nuraj ekzistantaj publikaj altlernejoj en la Federacia Distrikto.
Universitato de Braziljo | ||
---|---|---|
La rektorejo | ||
universitato • publika eduka institucio • eldonejo • eldonejo de malfermita aliro | ||
moto | Autonomia Aŭtonomeco | |
Informoj | ||
fondodato | 1962 | |
fondinto(j) | Darcy Ribeiro vd | |
speco | publika, federacia | |
Situo | ||
Geografia situo | 15° 45′ 41″ S, 47° 51′ 59″ U (mapo)-15.761388888889-47.866388888889 | |
lando | Brazilo | |
urbo | Braziljo | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 38 475 vd | |
retejo | [<span%20class="official%20website"> Oficiala retejo] | |
Listoj | ||
membro de | ||
• Asocio Universitata de Franclingvio vd | ||
filioj | ||
• Q94454742 vd | ||
| ||
| ||
UnB estis konstante vicigita kiel unu el la plej bonaj 5 publikaj universitatoj en Brazilo fare de la Guia do Studante [1]. Nuntempe, ĝi estas en la tria loko en la listo de plej bonaj universitatoj en la lando. Pluraj el ĝiaj diplomiĝaj programoj ricevis klasojn 6 kaj 7 en la ĉiujara taksado farita de la registara agentejo CAPES, inkluzive de Antropologio, Matematiko, Geologio, Ekonomio, inter aliaj.