Universitato de Florido
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Universitato de Florido aŭ en angla origine kaj oficiale University of Florida (komune aludita kiel Florida, UF aŭ U of F (Universitato de Florido)) estas usona publika priserĉa universitato situanta sur kampuso de 8.1 km² en Gainesville (Florido). La universitato havas sian historian originon en 1853,[1] kaj funkciis konstante ĝis nun sur sia nuna kampuso de Gainesville ekde septembro de 1906.[2] La Universitato de Florido havas rangon 17an en ĝenerale inter ĉiuj publikaj naciaj universitatoj dum 2013 U.S. News & World Report,[3] kaj konstante rangas ene de la 100 supraj universitatoj tutmonde.[4] La Universitato de Florido estas konsiderata "Public Ivy", nomigo rezervata por la supraj publikaj universitatoj en Usono.[5]
Universitato de Florido | ||
---|---|---|
publika esplorada universitato • land-grant university • publika eduka institucio en Usono • eldonejo de malfermita aliro • publika universitato | ||
moto | Civium in moribus rei publicae salus Sur sigelo: "En Dio Ni Fidas" "La bonfarto de la ŝtato | |
Informoj | ||
fondodato | 1853 | |
speco | Publika terkoncesa esploruniversitato | |
Situo | ||
Geografia situo | 29° 38′ 51″ N, 82° 20′ 42″ U (mapo)29.6475-82.345 | |
lando | Usono | |
urbo | Gainesville | |
poŝtkodo | 32611 | |
Estraro | ||
ĉefestro(j) | Ben Sasse vd | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 49 500 vd | |
retejo | [<span%20class="official%20website"> Oficiala retejo] | |
Listoj | ||
membro de | ||
• Asocio de Esploradaj Bibliotekoj • Southeastern Conference • Orbital Reef University Advisory Council • arXiv • ORCID • Networked Digital Library of Theses and Dissertations • Association of American Universities • Association of American Colleges and Universities • American Council on Education • Open Education Network • Koalicio por Retigita Informo • Association of Public and Land-grant Universities • Centro por Esploradaj Bibliotekoj • Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition vd | ||
filioj | ||
• Florida Sea Grant • Florida Medical Entomology Laboratory • Nacia Laboratorio pri Grandegaj Magnetaj Kampoj vd | ||
| ||
| ||
La Universitato de Florido estas elektita membro de la Asocio de Amerikaj Universitatoj (AAU), nome organizo komponita de 61 usonaj kaj kanadaj priserĉaj universitatoj.[6] Ĝi estas unu el tri "research flagship universities" (supraj priserĉaj universitatoj) ene de la Ŝtata Universitata Sistemo de Florido, determinita de la Florida Registaro.[7]
Ĝi estas la dua plej granda Florida universitato laŭ la studenta populacio,[8] kaj estas la sepa plej granda unikakampusa universitato en Usono kun 49,589 studentoj en 2011. La Universitato de Florido estas hejmo de 16 altlernejoj kaj pli ol 150 priserĉaj centroj kaj institutoj. Ĝi proponas multajn gradajn profesiajn programojn—kiaj negocadministrado, inĝenierarto, juro kaj medicino—en apuda kampuso, kaj administras 123 magistrajn programojn kaj 76 doktorigaj programoj en 87 lernejoj kaj departementoj. Aŭtune de 2011, Florida rangis la 14a inter ĉiuj institucioj laŭ nombro de novaj meritaj studentoj.[9]