From Wikipedia, the free encyclopedia
La Urbodomo de Gera (germane Rathaus Gera) estas sidejo de la urba administrado kaj de la urba konsilanataro de Gera, Germanujo. La komplekso konsistas el pluraj inter si kunigitaj ejoj inter Markt (foirejo) kaj Kornmarkt (grenofoirejo).
Urbodomo de Gera | |||
---|---|---|---|
Rathaus | |||
Adreso | |||
Lando | Germanio | ||
Situo | Gera | ||
Situanta sur | Bazarplaco de Gera | ||
Situo | |||
Geografia situo | 50° 52′ 34″ N, 12° 5′ 2″ O (mapo)50.876212.0839 [+] | ||
| |||
Laŭ posta tradicio posedis la eta urbo jam en 1254 sian unuan urbodomon. La unua skriba mencio estas de al 30.3.1425. Dum la Saksia interfrata milito de 1450 detruitis la ejo rekonstruote ĝis al unua urborajtcedo (1487) kun utiligo de pli malnovaj partoj de la konstruaĵo. Inter 1573 kaj 1575 iĝis la nova urbodomo renesancstila. Pro la granda simileco kun al Urbodomo de Altenburg supozatas ke ambaŭ planitis fare de ĉefkonstruisto Nicol Gromann el Torgau. En la 14.10.1575 finitis la konstruo sub solena sormeton de la turspajro. Proksime de la transirejo inter Foirplaco kaj Grenofoirejo (ĉe Brotbank, eksa vendejo de panoj kie nuntempe estas restoracio) troviĝas ĝis hodiaŭ la malnova punpilorio. Ĝia nuntempaformo datumas de 1754.
Dum la incendio de 1780 la urbodomo ege damaĝitis sed ja konserveblis la muraro pro kie en 1783/84 renaskiĝo laŭoriginala povis okazi. Nur pri bela gablo ĉefoirej-flanka rezignitis. En 1793 estiĝis dorse ĉe Grenofoirejo duetaĝa alkonstruitaĵo.
En 1911/12 pligrandigitis la urbodomo per tute nova ejo nomata Neues Rathaus. Ambaŭ enirejportaloj similas al la fine de la 19-a jarcento malkonstruita Bader-pordego, la lasta el ĉiuj gera-aj urbopordegoj.
En 1973 malfermitis en la urbodoma kelo la kabaredo Fettnnäppchen.
La portalon kreis inter 1573 kaj 1576 Nicol Teiner el Lobeda (Jena) kun du aliaj ŝtonskulptistoj. Frontone vidatas la dukapa aglo de la Sankta Romia Imperio, malsupre la blazonoj de la dinastoj Reuß kaj Solms. Ĉi-lasta estas aludo al Dorothea von Solms-Sonnenwalde, kiu tiutempe regatis por la ankoraŭ neadulta fiko Henriko la 2-a (Reuß-Gera). Malsupre de la nobela blazono estas - flankite de du latinaj enskribaĵoj - la renversita urboblazono. La tri viroj ene de la arko interpretitis kiel tri urbestroj el la tempo de ĝia estiĝo. Gera tiam havis triopan konsilion kun po unu urbestero. Ili ĉiujare alternis regade. La skulptaĵoj portal-ale bildigas la romian deinon Justiculino kun ŝiaj atribuoj okultuko, pesilo kaj juĝoglavo. Ĉe la dekstra flanko de la portalo estas ankaŭ la pramezuro de la gera-a ulno (0,572 m).
La 57 metrojn alta[1] turo enloĝitis lastfoje dum 1936 kaj 1939. Aktuale estas en la 8 m2 loejeto eta ekspozicio kun historiaj bildoj de la treeta loĝejo. La regionhistoriisto kaj pra-malidara esploristo Heinz Xylander donacis en 1994 elekton de naŭ ĉininkaj desegnaĵoj pri urboaspekteroj al laborrondo de junaj urbaj ĉiĉeronoj. Tio faritis okaze de la 3-a kelara festo.[2][3]
Eblas surgrimpi 161 ŝtupojn por atingi belvidejon en alteco de 33,5 metroj. La rondaspektujo rekomendatas. Supre de la gvatista ĉambro estas lanterno tura kun kariljono kun 37 sonoriloj.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.