From Wikipedia, the free encyclopedia
Usher Raymond [la 4-a] - naskiĝis la 14-an de oktobro 1978 en Dallas, Teksaso, Usono - estas usona kantisto, aktoro kaj muzikproduktisto. Publike li prezentiĝas nur sub lia persona nomo, Usher (kio en la angla lingvo principe havas la signifon de pedelo, malaltranga helpisto zorganta pri negravaj taskoj).
Usher Raymond | |||||
---|---|---|---|---|---|
dum koncerto en San-Francisko nocembre 2009 | |||||
Bazaj informoj | |||||
Naskonomo | Usher Raymond IV | ||||
Naskiĝo | 14-an de oktobro 1978 (45-jaraĝa) en Dallas | ||||
Edz(in)o | Grace Miguel • Tameka Foster • sen valoro | ||||
Ĝenroj | nuntempa ritmenbluso, hiphopo, popmuziko | ||||
Profesio | kantisto, aktoro, muzikproduktisto | ||||
Instrumentoj | voĉo | ||||
Aktivaj jaroj | 1990 ĝis nun | ||||
Eldoninto | LaFace, Arista | ||||
Retejo | www.usherworld.com | ||||
| |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Usher Raymond IV | ||||
Ŝtataneco | Usono | ||||
Alma mater | North Springs Charter School of Arts and Sciences (en) | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | sen valoro (2024–) Grace Miguel (en) (2015–2018) Tameka Foster (en) (2007–2009) | ||||
Amkunulo | Rozonda Thomas (en) (2001–2003) | ||||
Infanoj | 4 | ||||
Okupo | |||||
Okupo | kantisto televida aktoro muzikproduktisto entreprenisto filmaktoro komponisto kantoverkisto kantaŭtoro aktoro dancisto scenaristo | ||||
TTT | |||||
Retejo | https://www.usherworld.com/ http://www.ushernow.com | ||||
Usher vaste konatiĝis meze de la 1990-aj jaroj, kiam li prezentis la multfoje venditajn muzikalbumojn My Way ("mia vojo") en 1997 kaj 8701 en 2001. La sukceso daŭriĝis en 2004 kiam publikiĝis la albumo Confessions ("konfesoj"), kiu 10-milion-foje vendiĝis nur en Usono. Ĝis la nuntempo, tutmonde vendiĝis pli ol 40 milionoj da albumoj de lia muziko, iom pli ol la duono (21,5 milionoj laŭ informo de la asocio RIAA el marto 2009) en Usono. Kvinfoje la premio Grammy estis atribuita al li.
Krom verki kaj registri proprajn muzikaĵojn, Usher ankaŭ aktivas en aliaj komercoj. Li kreis sian propran muzikproduktan firmaon US Records, kaj estas kunposedanto de la korbopilka teamo Cleveland Cavaliers. Interalie li subtenis la karieron de la juna popkantisto Justin Bieber. Ekde la jaro 1998 li ankaŭ aktoris en pluraj kinejaj kaj televidaj filmoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.