Dallas

urbo kaj kantona sidejo en Teksaso, Usono From Wikipedia, the free encyclopedia

Dallas
Remove ads

Dallas estas milionurbo (ankaŭ universitata urbo) en Teksaso, Usono. Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 1 304 379 loĝantoj sur areo de 996,58 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 309 loĝantoj/km².

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dallas (apartigilo)
Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ŝtato ...

Dallas estas mondkonata pro sia komputila kaj telekomunika industrioj, kun entreprenoj kiel AT&T - interalie en 1958 ĉi tie inventiĝis la unua Integra Cirkvito (IC). Dallas kun Fort Worth, Arlington, Denton, Plano kaj aliaj apartenas al urbaro. La urbo estas la administra centro de samnoma kantono Dallas.

Thumb
Nubskrapuloj de Dallas
Thumb
Sigelo de Dallas
Thumb
Loko de Dallas en Teksaso.
Thumb
Urbocentro de Dallas
Remove ads

Geografio

Dallas etendiĝas sur ebenaĵo laŭ rivero en alteco je 137-168 metroj kaj lokiĝas ĉe 32° 47′ N 96° 47′ U (mapo).

Historio

La loko apartenis en la 18-a jarcento ĝis 1821 al Nova Hispanio, kiu estis hispana kolonio. Dallas fondiĝis en 1841 kaj post 4 jaroj Usono okupis ĝin. Tiutempe oni okupiĝis pri terkultivado. Dallas oficiale urbiĝis en 1856. Ekde 1873 trajno interligas la urbon kun la ceteraj regionoj. La liverado de kotono estis pli facila kaj evoluis la komercado, poste la edukado.

Ekonomio

Dallas baziĝas unuavice je bankentrepreno, komercado, telekomunikadoj, komputila teknologio, energio, kaj transportado.

Klimato

Dallas havas subtropikan klimaton. Foje somere la temperaturo atingas eĉ 40 °C-ojn, vintre malofte frostas kaj neĝas. Jare pluvas po 950 mm, en ĉiuj monatoj pluvas.

Trafiko

La ĉefa flughaveno havas la nomon "Dallas/Fort Worth International Airport" (DFW). Dallas estas nodo de aŭtovojoj kaj fervojaj linioj.

Vidindaĵoj

Servoj

Famuloj

Ĝemelurboj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads