| „ ...Alia ekzemplo estas la kreo de nova sufikso "-i" por landnomoj. Ĝi ne nur komplete detruas la Zamenhofan reguladon, ĝi ankaŭ piĝinigas la lingvon. Da substantivoj kun la vortfino "-io" ekzistas en la lingvo jam kelkaj centoj. Ĉu filozofio, harmonio, biologio, pasio, simetrio kaj la sennombraj aliaj ankaŭ estas landoj? Tiu uzo krome senigas la lingvon de aparte poezia esprimo. La sufikso "-ujo" peras drastan bildon de svarmanta landaro, samtempe komparante ĝin kun fruktoplena arbo. Ĝin forigi signifas malkompreni la Zamenhofan genion. Krome "io" ja estas memstara tabelvorto. "Belgio" do signifas "io de Belgo", same kiel "Belgaĵo" estas "aĵo de Belgo". ” | — Rikardo Ŝulco, Sur la vojoj de la Analiza Skolo, p. 41-42. |
|