V. P. Menon
From Wikipedia, the free encyclopedia
Rao Bahadur Vappala Pangunni MENON (30a de Septembro 1893 - 31a de Decembro 1965) estis barata funkciulo kiu servis kiel Sekretario de la Registaro de Barato en la Ministerio de Ŝtatoj, kun Sardar Patel.
V. P. Menon | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de septembro 1893 (1893-09-30) en Keralo | ||||
Morto | 31-an de decembro 1965 (1965-12-31) (72-jaraĝa) en Ĝabalpur | ||||
Lingvoj | hindia • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd | ||||
Partio | Swatantra Party vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • ŝtata funkciulo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pro nomumo fare de la Vicreĝo kaj Ĝenerala guberniestro de Barato Wavell, li servis ankaŭ kiel Sekretario de la Ĝenerala guberniestro kaj poste kiel Sekretario de la Kabineto. Li estis ankaŭ Konstitucia Konsilisto[1][2] kaj Komisionano por Politikaj Reformoj por la lastaj tri sinsekvaj Vicreĝoj (Linlithgow, Wavell kaj Mountbatten) dum la Britia regado en Hindio. En Majo 1948, je iniciato de V. P. Menon, okazis kunsido en Delhi inter la Rajpramuĥoj de la princlandaj unioj kaj la Ŝtata Departemento, fine de kiu la Rajpramuĥoj subskribis novajn Instrumentojn de Aliro kiuj donis al la Registaro de Barato la povon aprobi leĝojn rilate al ĉiuj aferoj kiuj estas en la sepa plano de la leĝo Government of India Act 1935.
Li ludis gravan rolon en la dispartigo kaj la politika integrado de Hindio.[3] Poste en sia vivo, li iĝis membro de la Partio Svatantra orientita al la libera merkato.