![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/ea/Vannevar_Bush_portrait.jpg/640px-Vannevar_Bush_portrait.jpg&w=640&q=50)
Vannevar Bush
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vannevar BUSH (/væ ˈniː vɑr/, aŭ "veNIva"; naskita la 11-an de marto 1890 – mortinta la 28-an de junio 1974) estis usona inĝeniero, inventisto, kaj scienca administristo, kiu dum la 2-a Mondmilito estris la usonan Office of Scientific Research and Development (OSRD, t.e. Oficejo de Scienca Esplorado kaj Evoluigado), per kiu efektiviĝis preskaŭ ĉiuj dummilitaj disvolvadoj, inkluzive de la estigo kaj frua administrado de la Projekto Manhattan. Li estas konata ankaŭ, kiel inĝeniero, pro sia laboro pri analogaj komputiloj, pro la fondo de Raytheon, kaj pro la memekso, hipoteza agordebla mikrofilma rigardilo kun strukturo analogia al hiperteksto. En 1945, Bush aperigis la eseon "As We May Think" en kiu li prognozis, ke "tute novaj formoj de enciklopedioj aperos, pretigitaj kun trakuranta maŝo de asociaj padoj, pretaj por metiĝi en la memekson kaj tie amplifikiĝi.[1] La memekso influis generaciojn da komputilsciencistoj, kiujn ĝi inspiris per sia vizio pri la estonteco. Bush ĉefe respondecis por la movado, kiu kondukis al la kreiĝo de la Nacia Scienca Fondaĵo. Kiel magistriĝan tezon, Bush inventis kaj patentigis "siluetpaŭsilon", mapilo por helpi ekspertizistojn.
Vannevar Bush | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Vannevar Bush, ĉ. 1940-44 | |||||
Persona informo | |||||
Vannevar Bush | |||||
Naskiĝo | la 11-an de marto 1890(nun 1890-03-11) en Everett, Masaĉuseco, Usono | ||||
Morto | la 28-an de junio 1974 (84‑jara) en Belmont, Masaĉuseco, Usono | ||||
Mortis per | Pneŭmonito ![]() | ||||
Tombo | Masaĉusetso ![]() | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usonano | ||||
Alma mater | Tufts College | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Reverend Richard Perry Bush (en) ![]() ![]() | ||||
Patrino | Emma Linnwood Bush (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | komputosciencisto universitata instruisto inĝeniero politikisto inventisto science administrator (en) ![]() ![]() | ||||
Laborkampo | Elektra inĝenierarto | ||||
Doktoreca konsilisto | Dugald C. Jackson vd | ||||
Fama pro | National Science Foundation Manhattan Project Raytheon Differential analyzer | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Memex vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||