Varno
From Wikipedia, the free encyclopedia
Varno (sanskrite वर्ण, varṇa) estas hinduisma sistemo de socia tavoligo de antikva Barato priskribita en antikvaj tekstoj, kiel la Leĝoj de Manuo,[1][2] kies komentario pri la sistemo de varnoj estas ofte citita.[3] En tiuj antikvaj tekstoj estis kvar varnoj:[4][5]
- Bramanoj, kies membroj tradicie estas pastroj kaj instruistoj,
- Kŝatrijoj, kies membroj kutime estis batalantoj kaj politikaj gvidantoj,
- Vajŝjoj, kiuj estis komercistoj kaj artizanoj,[6]
- Ŝudroj, kiuj estis la laboristoj kaj servistoj.
Ĉi tiu artikolo temas pri hinduisma termino. Por urbo en Bulgario rigardu la paĝon Varna. |
Komunumoj kiuj apartenas al unu el la kvar varnoj nomiĝas savarṇa kaj tiuj dalitoj kaj triboj kiuj ne apartenas al varno, nomiĝas avarṇa (senvarnanoj).[7][8]
En moderna hinduismo, la malsamaj varnoj ne havas la saman valoron. La bramana varno estas konsiderata la plej supera, kaj la Ŝudroj estas konsiderataj la plej malsuperaj. Eĉ malpli superaj ol la ŝudroj estas la dalitoj aŭ netuŝeblaj homoj, kiuj ne apartenas al iu ajn varno kaj tradicie faras laborojn konsideratajn malpuraj laŭ hinduismo.