From Wikipedia, the free encyclopedia
Vasilij Stalin (Ĝugaŝvili) (kartvele ვასილი იოსების სტალინი (ჯუღაშვილი), ruse Василий Иосифович Сталин (Джугашвили)) naskiĝis la 24-an de marto 1921 en Moskvo mortis 19-an de marto 1962 en Kazano. Li estis filo de Josif Stalin kaj Nadeĵda Allilujeva.
Vasilij Stalin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de marto 1921 en Moskvo |
Morto | 19-an de marto 1962 (40-jaraĝa) en Kazano |
Tombo | Trojekurov-tombejo |
Lingvoj | rusa |
Loĝloko | Gagarin Street |
Ŝtataneco | Sovetunio |
Alma mater | Kacha Higher Military Aviation School of Pilots (en) |
Familio | |
Patro | Josif Stalin |
Patrino | Nadeĵda Allilujeva |
Frat(in)oj | Jakov Ĝugaŝvili, Svetlana Allilujeva, Konstantin Kuzakov, Artem Sergeev (en) , Alexander Davydov (en) kaj unnamed boy Jughashvili (1916) (en) |
Edz(in)o | Galina Alexandrovna Burdonskaja (1940–1962) |
Infano | Aleksandr Burdonsky (en) |
Okupo | |
Okupo | piloto militisto oficiro |
Vasilij loĝis en la familia apartamento troviĝinta en la moskva Kremlo, kie li havis privatan guverniston kaj servistojn. Kune kun sia fratino Svetlana Allilujeva libertempe li ŝatis amuziĝi en ĝiaj rimarkinda areo kaj antikvaj konstruaĵoj.
Li frekventis prestiĝan moskvan lernejon, en kiu li havis mezbonajn sukcesojn. Li preferis teknikajn sciencojn.
La morto de lia patrino Nadeĵda en 1932, kiam li estis nur 11-jaraĝa adoleskulo, grave influis lian pluan vivon. La patro reale ĉesis okupiĝi pri edukado de la filo.
Kiam Vasilij atingis la deksepjaran aĝon do li decidis iĝi aviadisto kaj ekde 1938 li studis en la Kaĉa Milita Avia altlernejo konata kiel respekta akademio en Sovetunio. Ĝi tiam situis en Kaĉa, Krimeo. Komence li, kiel filo de la landa gvidinto, havis iujn privilegiojn (sola ĉambro kaj apartaj manĝaĵoj), sed la patro baldaŭ ilin malpermesis.
Dum la Granda patriota milito (1941 - 1945) kontraŭ la nazia Germanio Vasilij aktive partoprenis kiel piloto en bataloj kaj venkis kvinfoje.
Poste li kelkjare estris en la Ruĝa Armeo kiel plej juna (28j) Generalo-leŭtenanto (ĉi-rangon li ricevis la 11-an de majo 1949). Lia milita kariero finiĝis en 1952.
Post la subita morto de lia patro okazinta la 5-an de marto 1953 Vasilij opiniis, ke Josif Stalin estis venenita. Lia persona vivo abrupte ŝanĝiĝis, kvankam li daŭre kredis, ke nenio grava okazis. Sed jam la 26-an de marto de 1953 li estis eksigita en la rezervon sen rajto porti militajn uniformojn. Samtempe oni akuzis lin pri misuzo de potenco kaj kontraŭsovetia propagando. Vasilij estis arestita la 28-an de aprilo kaj kondamnita al ok jaroj de mallibero. Nur en 1961 tute malsana li estis liberigita. Januare de 1962 post multaj proponoj de la potenculoj li prenis familian nomon Ĝugaŝvili. La 19-an de marto de tiu jaro (kvin tagojn antaŭ sia 41-a datreveno) li mortis.
La 21-an de marto 1962 li estis enterigita en la tombejo Arskoje en Kazano. La 20-an de novembro 2002 lia kadavro estis resepultita en la moskva Trojekurovo nekropolo apud sia lasta edzino Maria.
Vasilij estis kvarfoje edzo.
Pri vivo de Vasilij Stalin oni produktis multajn artefaritajn filmojn kaj dokumentariojn en Rusio kaj alilande. Plej rimarkindaj estas:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.