![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/18/Washington_Zoo_entrance.jpg/640px-Washington_Zoo_entrance.jpg&w=640&q=50)
Vaŝingtona Bestoĝardeno
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vaŝingtona Bestoĝardeno (angle National Zoological Park komune konata kiel National Zoo) estas unu el la plej malnovaj bestoĝardenoj en Usono, kaj kiel parto de la Smithsonian Institution, estas senpaga. Fondita en 1889, ties celo estas unuarangi laŭ animala zorgo, scienco, edukado, elteneblo, kaj vizitesperto.[1] La National Zoo havas du areojn. La unua estas 163akrea urba parko situanta en nordokcidenta Vaŝingtono kiu estas je 20 minutoj el National Mall per Metroo al la stacio Woodley Park (WMATA stacio), aŭ el stacio Cleveland Park.[2] La alia areo estas pli granda 3,200akrea ejo nome Smithsonian Conservation Biology Institute (SCBI; iam konata kiel Conservation and Research Center) en Front Royal (Virginio). SCBI estas nepublika loko dediĉita al trejnado de pornaturaj profesiistoj en konservada biologio kaj al bredado de raraj specioj pere de naturaj rimedoj kaj de helpata reproduktado. La National Zoo estas membro de la Association of Zoos and Aquariums (AZA).
Vaŝingtona Bestoĝardeno | |||
![]() | |||
bestoĝardeno | |||
---|---|---|---|
Organizaj aferoj | |||
Geografio | |||
Ŝtato | Usono | ||
Situo | Vaŝingtono | ||
Geografia situo | 38° 55′ 46″ N, 77° 2′ 59″ U (mapo)38.929444444444-77.049722222222 | ||
| |||
Statistiko | |||
Ceteraj informoj | |||
Kune ambaŭ ejoj enhavas 2,000 animalojn el 400 diferencaj specioj. Ĉirkaŭ unu kvinono el ili estas endanĝeritaj aŭ minacitaj. Plej specioj videblas ĉe la areo de Rock Creek Park.[3] Plej bone konataj loĝantoj estas grandaj pandoj, sed la bestoĝardeno estas hejmo ankaŭ de birdoj, simioj, grandaj felisedoj, aziaj elefantoj, insektoj, amfibioj, reptilioj, akvobestoj, malgrandaj mamuloj kaj multaj pliaj. La ejo SCBI estas hejmo de inter 30 kaj 40 endanĝeritaj specioj depende el reserĉa neceso kaj rekomendoj el la Bestoĝardeno kaj el la konservada komunumo.[4] La National Zoo, kiel parto de la Smithsonian Institution, ricevas federalan helpon.
La National Zoo malfermiĝas ĉiutage de la jaroj escepte la 25a de decembro (Kristnasko). La zoo estas malfermita ĉiutage de 10:00 a.m. ĝis 5:30 p.m.[5]