Veruko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Veruko (latine: verruca vulgaris) estas malmola, kaleca deformiĝo de la epidermo en la formo de florbrasikforma tubereto. La kaŭzo de veruko estas viruso el la familio homa papiloma viruso (HPV). De ĝi ekzistas pli ol cent specioj. Kelkaj kaŭzas verukojn sur la haŭto, aliaj sur la mukmembranoj. La viruso povas instigi la haŭtĉelojn al rapida dividado pro kio ekestas veruko. Preskaŭ ĉiam kiam oni havis verukojn, ili spontane malaperas. La viruso tamen ofte pruveble postrestas en la haŭto, sen ekesto de veruko.
- Kategorio Veruko en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri malsano kaj dermatologio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |
Bonvolu atenti la konsilon rilate al artikoloj pri medicinaj temoj! |