Jen arkivo de antaŭaj diskutoj el majo 2008. Bonvolu ne redakti la enhavon de ĉi tiu paĝo. Se vi volas kontribui al diskuto, bonvolu skribi en la aktualan diskutan paĝon. |
Mi ne scias, eble estas nur la problemo pri la foliumilo (mi uzas Operon), sen la koordinatoj de la objektoj, kiuj devus aperi en la supra dekstra angulo de la artikolo aperas surmetitaj sur la "teknikan" mesaĝon "Viaj donacoj ebligas al vikipedio plu ekzistadi...". Rigardu, ekzemple, Ĉatirdago. Ĉu estas nur cimo de Opero aŭ la sistema miso? Ĉu ripareblas? Mevo 08:36, 12. Apr 2008 (UTC)
Saluton, por reformi la "Oftajn demandojn", mi faris malneton sur mia vikipediista paĝo: Oftaj demandoj.--Ziko 10:53, 12. Apr 2008 (UTC)
Mi komencis kun paĝo Vikipedio:Vikipedio_en_EG, por kolekti ideojn kiel enplekti lokajn grupojn. Povas esti ankaŭ ideoj pri kiuj ni povos atentigi kiam ni faros ian informadan agadon al ili.--Ziko 14:38, 12. Apr 2008 (UTC)
Ĉu ni fakte havas jam terminaron pri Vikipedio? Ekzistas en la germana Hilfe:Glossar, kaj ĝi ŝajnas esti tre utila. Kion vi opinias pri "terminaro vikipedia"?--Ziko 19:30, 13. Apr 2008 (UTC)
Saluton karaj vikipedianoj.
Mi proponas ŝanĝi la nomon de la ŝablono: Ŝablono:Titola_ikono al io alia.
La radiko ikon/ laŭ mia scio estas neologisma kaj ne ekzistas ekster tio ĉi VP. Ni jam havas bonajn tradukojn de tiu vorto: bildsimbolo (OOo.org) kaj piktogramo (Kompleks).
Amike Denizo--81.161.184.127 15:22, 14. Apr 2008 (UTC)
Cetere ikon' estas sufiĉe internacia kiel montras la paĝo indikita de vi (en la angla, la franca, la nederlanda kaj en la germana en kunmetaĵoj, kaj certe en aliaj lingvoj : pole kaj hispane laŭ ). Laŭ mi tiu "neologismo" devus nature enradikiĝi en Esperanto. Arno Lagrange ✉ @ ₪ 17:27, 14. Apr 2008 (UTC)
En komunejo troveblas aro da bildoj kies tekstoj estas tradukeblaj. Tio estas interesa ebleco por riĉigi nian esperantan Vikipedion per belaj bildoj kaj mapoj kiuj povas havi esperantlingvajn klarigojn. Vidu ekzemple SVG-mapoj en Esperanto. Arno Lagrange ✉ @ ₪ 18:05, 14. Apr 2008 (UTC)
Nun la fuŝajo estas ne nur polurinda artikolo, ĉar la aŭtoro fuŝtajpis "danso", poste iu volis korekti kaj nun oni havas du samajn artikolojn (sen alidirektilo): unu kun ĝusta titolo Bretona danco, sed kie la literumado en la artikolo estas "danso" kaj artikolo kun fuŝa titolo Bretona danso, kie la literumado estas "danco"; oni ne povas alinomi tiun lastan artikolon, ĉar la ĝusta titolo jam ekzistas.--kani 19:00, 14. Apr 2008 (UTC)
Ĉu eblas ŝanĝi la nomon de Kategorio:Wikimedia? Ni cetere uzas, ŝajnas al mi, Vikimedio.--Ziko 21:57, 14. Apr 2008 (UTC)
Ne, tiel rapide la prusoj ne pafas, kaj milito ne necesas. Nu, ni havas ankaŭ Komunejon Vikimedian... ĉu ni ne havas iujn ĝeneralajn regulojn pri la esperantigo?--Ziko 20:05, 15. Apr 2008 (UTC)
"Tiel rapide ne pafas la prusoj" estas germana proverbo, ke iom daŭras, antaŭ ol estos vera konflikto.:-) Laŭ mi, gravas la unueco en niaj tekstoj. Cetere, ankaŭ kelkaj aliaj vikipedioj aliformas la nomon de Wikimedia, sed estas nur malmultaj. Krom la kutimaj suspektatoj latina kaj litova ankaŭ la azerbajĝana, cetere ja ankaŭ la nelatinskribaj.--Ziko 22:57, 15. Apr 2008 (UTC)
Arno, mi estas pruso! :-) Mi ŝanĝos la Wikimedion en la artikolo, kaj vi ŝanĝos la kategorinomon, ĉu?--Ziko 17:41, 16. Apr 2008 (UTC)
Karaj, jam estas vendredo. Ne forgesu voĉdoni por la morgaŭa artikolo de la semajno ! Dankas vin Thomas Guibal 09:50, 18. Apr 2008 (UTC)
La daŭra alŝuto de du-trifrazaj ĝermoj (ekz. Klaŭdio la Gota) pli kaj pli senvalorigas la bonajn artikolojn (relative tiuj legindaj artikoloj dronas inter la sensencaj kaj senenhavaj, apenaŭ enciklopediaj artikoletoj (kelkfoje eĉ gramatike eraraj)). Mi hodiaŭ verkis kelkajn artikolojn pri montpasejoj (Verecka montpasejo, Dukla montpasejo), konvenajn al paperaj enciklopedioj (do, nenio grava informo mankas, la artikolo estas tiusence kompleta). Ĉu ili estas legindaj artikoloj? Se ne, kiel mi povas levi ilin el inter la rubaĵ-artikoloj? Ĉu ni povas enkonduki novan kategoriigon por tiuj aŭ sufiĉas Kategorio:Legindaj artikoloj? Bedaŭrinde, tiujn balotadojn oni ofte preteratentas kaj ni - honeste do - havas daŭre 5-6 aktivajn vikipediistojn, kiuj same bone regas la lingvon por decidi pri leginda-elstara distingo. Narvalo 18:39, 18. Apr 2008 (UTC)
Ĉu la "kulpulo" aŭ alia persono, kiu scipovas fari tion, povas tion ripari? - Ĉar se ne tiam la diskutejo fariĝas fermita societo. - Dankon DidiWeidmann 23:56, 20. Apr 2008 (UTC)
dum defaŭlta versio tekstas jene :
La vorto sitesupport
estas tradukita laŭ Mediawiki:sitesupport kiu laŭ nia redakto estas "Donacu" kaj defaŭlte estas "Donate" (serĉu sidebar
kaj sitesupport
en Ĉiuj mesaĝoj). Sekve kiam la serviloj bone funkcias aperas la flankstrio kiun ni redaktis kun ligilo al la Diskutejo (MediaWiki:villagepump-url -> Vikipedio:Diskutejo MediaWiki:villagepump -> Diskutejo => [[Vikipedio:Diskutejo|Diskutejo]] -> Diskutejo) kaj ligilo al Wikimedia:Fundraising per vorto "Donacu". Kiam serviloj misfunkcias aperas "defaŭltaj" mesaĝoj kie forestas ligilo al diskutejo kaj ligo al monkolektado aperas per vorto "Donate". Ĉe Betawiki oni zorgas provizi kiel eble kompletajn tradukojn de ĉiuj mesaĝoj utiligataj de MediaWiki, kreante novajn versiojn de la lingvodosieroj (MessagesEo.php) kiuj provizas la defaŭltajn mesaĝojn ("Defaŭlta teksto" en Ĉiuj mesaĝoj sur rozkolora fono) dum ni povas ŝanĝi sendepende la mesaĝojn aparte en ĉiu projekto uzanta MediaWiki (Vikipedio, Vikivortaro, Ekopedio, ktp): "Nuna teksto" en Ĉiuj mesaĝoj sur verda fono Arno Lagrange ✉ @ ₪ 16:48, 21. Apr 2008 (UTC)
Kiam serviloj bone funkcias montriĝas la mesaĝoj el la dua tavolo. Malkaze tiuj el la unua tavolo. La dosiero MessageEo.php estis de tempo al tempo ĝisdatigita laŭ la mesaĝoj de la MediaWiki-nomspaco de la Vikipedio en Esperanto. De la ekekzisto de la projekto Betawiki, estas klopodo pli akurate ĝisdatigi la dosierojn MessageXyz.php por ĉiuj MediaWiki-projektoj, kiujn vi trafas se vi elektas la lingvon Xyz por esplori iun ajn MediaWiki-projekton. Ni estu dankemaj al Scott Starkey kiu estas nuntempe la plej aktiva prizorganto de la akurateco de esperanto-mesaĝoj ĉe Betawiki. Temp'al tempe, kiam aro da mesaĝoj estas fintradukitaj oni povas starigi petojn ke pli akurata versio de MessageEo.php estu publikigita : sekve ĉiuj Mediawiki-projektoj tiam ekhavos la plej lastajn mesaĝojn kiaj defaŭltaj mesaĝoj. Tion mi celis. Se en Betawiki ni aktualigos la mesaĝon MediaWiki:sidebar kaj atingos ke tiu versio de MessageEo.php estu publikigita, tiam eĉ kiam misfunkcios la serviloj, tamen aperos la flankstrio tiel kiel ni konstruis ĝin. Ĉu klare nun ? AL ✉@₪ 18:54, 21. Apr 2008 (UTC)
La du kategorioj iel estas paralelaj kaj iel ne, ĉar trafiko kaj tansporto kaj traktas similajn temojn, tamen ne estas tute identaj. Ĉu konservi ambaŭ kategoriojn, ĉu forigi unu-n el ili, kaj se jes, kiun el ambaŭ? Ĉu transporto estas subkategorio de trafiko aŭ ĉu inverse? Ju pli mi provas mediti pri la problemo des malpli mi certas. Mi tial atendas viajn opinojn kaj konsilojn. Amike DidiWeidmann 23:56, 20. Apr 2008 (UTC)
Mi volis korekti kaj alinomi novan artikolon Vertika fermo. Mi rimarkis uue nur la unua fuŝaĵo: vertika anstataŭ vertikala; kiam mi ĵus alinomis, mi rimarkis, ke ankaŭ fermo estas fuŝaĵo anstataŭ farmo. Mi jam ne povis alinomi kaj korekti novan artikolon Vertikala farmo. Tio estas, la artikolon oni povas vidi, sed la titolo restas fermo kaj ne farmo. Eĉ oni povus forigi la artikolon.--kani 21:28, 21. Apr 2008 (UTC)
Ĉu eblus korekti ŝablonon Komunejo tiel, por ke ili (la ŝablonoj) aperu en paĝoj ĉiuj kun la samaj dimensioj? Se estas du aŭ pluraj de tiaj ĉi ŝablonoj en unu paĝo, tio aspektas malbele. Ĉiu estas alia. Vidu ekz. Elizabeto la 1-a. Estas mistere redakti ŝablonojn, kiuj havas dokumentadon kaj plurajn subŝablonojn. Kiu el la ŝablonoj estas poste redaktenda, se iu volas redakti ilin por ŝanĝi ion? Dankon. Petro@diskkont 07:57, 22. Apr 2008 (UTC)
Bonvolu administrantoj atenti la redaktojn de Vikipediisto:Betacommand. Tiu aldonas iksojn post literoj kun ikso, do la tekstoj fariĝas fuŝaj. Ekz. anstataŭ ŝ faras sx, anstataŭ ĉ faras cx, anstataŭ ĝ faras gx... Vidu ankaŭ redaktojn de tiu vikipediisto. Petr Tomasovsky@diskkont 14:52, 23. Apr 2008 (UTC)
Loĝistiko,Hajlo... Petr Tomasovsky@diskkont 18:07, 23. Apr 2008 (UTC)
Mi pledas, ke iu faru almenaŭ ĝermeton pri ĉi tio. Mi ne scipovas traduki la nomon "en:Russian Constituent Assembly" (angle) aŭ "ru:Всероссийское учредительное собрание" (ruse).
Dankon!
--Niko 21 apr 2008, 14:14 (UTC)
Konsentite, "Konstitucianta" ŝajnas plej bona solvo. Nu, ĉu Rusa Konstitucianta Asembleo aŭ Tutrusa Konstitucianta Asembleo ? Thomas Guibal 16:36, 25. Apr 2008 (UTC)
Kial oni simple ne demandas iun ruson pri la afero? :) Mi (ja ruso) klare preferus la formon "Rusia konstitucianta asembleo". Mevo 20:02, 28. Apr 2008 (UTC)
Anonimulo atentigas nin pri starigo de unueca lingva regularo en Vikimediaj projektoj Vidu : Toward an unique language policy kaj Unique and workable criterion. Raportas AL ✉@₪
Ĉu estas iaj reguloj en Esperanto, kiel transskribi la koreajn, ĉinajn kaj aliajn aziajn lingvojn neuzataj alfabeton? Kiel Esperantigi tiujn nomojn? Iuj skribas Han, aliaj Ĥan, iuj skribas Chan, aliaj Ĉĥan. El kio eliri? Ĉu el prononcado? Ĉu aldoni finaĵon -o post la nomoj, se temas pri geografiaĵoj? Temas ankaŭ pri tio, kiel skribi tiujn nomojn en ŝablonon {{Korea nomo}}, kiu aperas nun en paĝo pri Unuiĝinta Sillo. Dankon por viaj klarigoj. Petro@diskkont 11:07, 25. Apr 2008 (UTC)
Mi parolis kun Osmo Buller: en la kongressako de la UK ĉi-jare povos esti folio kun la artikolo pri Roterdamo el VP, sed preferinde ĝi ankoraŭ pliboniĝu, kaj estu preparita en iom bela formo. Kun atentigo pri kunlaborebleco en VP. Do, se iuj el vi trovos la okazon plibonigi, mi okupiĝos pri la posta formdono.--Ziko 21:07, 25. Apr 2008 (UTC)
Saluton, geamikoj.
Pro la decido de la administrantaro de Wikimedia (angle), ni devos esti pli diligentaj pri nia bildaro. Ni havas multajn bildojn kiuj enhavas malĝustajn aŭ neniujn bildojn ŝablonojn. Se ni ne sekvas iliajn regularon, ili (administrantaro de Wikimedia) forigos bildojn el nia Vikipedio. Ni bezonas formigi regularon pri kiel trakti neliberajn bildojn, kaj difini la limojn de justa uzo. Mi taksas ke ni havas milojn da kopirajtitajn bildoj en nia Vikipedio sen ĝusta kaj bona permeso. Mi komencis verki rektan tradukon de la angla regularo sed ĝi ankoraŭ ne estas finita.
Kiam mi pripensas niajn bildojn, mi dividas ilin en du kategoriojn: bonajn kaj malbonajn:
Ĝenerale, ni bezonas regularon pri kiel trakti neliberajn bildojn. Ni nur povas uzi "justuzan" bildon se libera versio ne estas havebla.
Fundamente, mia demando estas duparta:
Kio estas via opinio pri ĉi tiaj dosieroj? -- Yekrats 15:22, 26. Apr 2008 (UTC)
Konstatu: Bonvolu legi la nove tradukita Vikipedio:Regularo pri justa uzo. Ĝi estas esence la sama kiel la angla, tamen mi pligrandigis la gracperiodon de ekzistantaj bildoj. Bonvolu pardoni (kaj korekti) iujn ajn stultaĵojn en la traduko! Dankon... -- Yekrats 18:59, 26. Apr 2008 (UTC)
Mi ĵus faris ŝablonon {{Kialo por nelibera justa uzo}} (eble mallongigo estus bezonata) kiu helpos aldoni kaj kategorigi bildojn. Vidu ekzempleron ĉe Dosiero:175px-Lord Jim cover.jpg. Bonvolu komenti kaj korekti. Dankon... -- Yekrats 15:53, 27. Apr 2008 (UTC)
Pasintjare mi provis komenci tiun laboron kaj adapti la germanajn bildo-regularon al nia vikipedio, sed ne havis tempon por tio, jen estas komenco de mia laboro Vikipedio:Bildorajtoj. Alaŭdo ۩ ✉ ₪ 04:12, 30. Apr 2008 (UTC)
* Bildo kun valida nelibera kialo por iom (de ne ĉiom) de artikoloj ne estos forigita. Anstataŭe, la bildo estos forviŝita el la artikoloj kie bona kialo mankas, aŭ bona kialo estos aldonita.
* Se bildo kun nelibera uzo estas ne uzata en iu ajn artikolo en la artikola nomspaco (kriterio 7) ĝi povas esti forigita post sep tagoj de averto.
* Bildo kiu estas alŝutita post 2008-04-26 kiu ne sekvas ĉi tiun regularon ricevos averto-ŝablonon. Post tiu averto, la bildo povas esti forigita post 2 tagoj. Eviti forigon, iu vikipediisto nepre enigi la mankantajn detalojn de la bildo por sekvi ĉi tiu regularo. Por bildo alŝutita antaŭ 2008-04-26, la gracperiodo estos 2 semajnoj anstataŭ 2 tagoj.
Tio estas skribita en la regularo. Iuj administrantoj forigas dosierojn freneze. Mi aldonis ŝablonon al dosiero:AHepburn.jpg, sed spite al tio ĝi estis post kelkaj horoj forigita. Ĉu validas: Kies panon vi manĝas, ties kanton kantu? En la interreto svarmas kvantegoj da bildoj, kiuj estas lokigitaj en diversspecaj paĝoj. Se iu aldonos ŝablonon kun justa uzo kun ligilo al retadreso, de kie ĝi estis kopiita, ĉu tio estas malĝusta?
Pri la forigado de dosieroj: Sufiĉas forviŝi dosieron el konkreta paĝo, la dosiero tiel fariĝos sen ligilo. Ne ĉiuj kontrolas, kiuj dosieroj tiel fariĝis "neuzataj", por ke ili povu aldoni al ili ian ŝablonon. Tiaj dosieroj estas poste preskaŭ tuj forigataj, eĉ sen ebleco aldoni ŝablonon, sufiĉas alskribi "neuzata dosiero". Kial ĝi fariĝis "neuzata", mi skribis ĵus. Vivu do la anglisma kaj la germanisma esperantigita vikipedio kaj vivu la frenezega misuzado de kelkaj administrantoj. Mi opinias, ke se ni havas ian regularon por forigado de artikoloj, ni havu ankaŭ regularon por forigado de dosieroj.
Unu noto al la supra regularo. Laŭ tiuj reguloj validus: Kiom da paĝoj estas kreitaj, tiom da bildoj (dosieroj) ni povus maksimume havi, do unu paĝo = unu bildo. Se ekzistas pluraj bildoj al iu temo, la administrantoj nepre forigos ilin. Kiu decidas ĉu tiu aŭ tiu dosiero estas valida aŭ taŭga. Se iu volas havi en iu paĝo pli da dosieroj alŝutitaj ekster Vikipedio kun ligiloj, de kie ili devenas, ĉu tio estas malpermesita? Laŭ kelkaj, kiuj nomas sin "administrantoj de Wikipedia", eble jes. Ili do kreu poste mem paĝojn en lingvo, kiu estas malofte, aŭ preskaŭ nenie oficiale uzata. Do, estas ĝoje rigardi, kiel estas forigataj dosieroj, al kiuj iuj ne havas eblecon aldoni ŝablonon, ĉar ili ne scias, kian ŝablonon aldoni aŭ kiun ŝablonon aldoni, ĉar ĝi ne ekzistas ĉi tie aŭ pro manko de tempo por aldoni. Petr Tomasovsky 05:42, 1. Maj 2008 (UTC)
Por elradike laŭleĝigi la alŝutadon de bildoj necesus ŝanĝi la alŝutpaĝojn kiel estas en la franclingva vikipedio kaj en la komunejo (uzante la francan lingvon) : en tiuj ambaŭ projektoj alŝutonto estas klare informita pri kio estas leĝe alŝutebla kaj ke nepre iu kopirajta statuso estu provizata elektenda inter la diversaj eblaj. Alŝuti ne provizante statuson ne eblas. Rekte kaj senzorge alŝuti ankaŭ ne : nepre alŝutonto jam elektu inter diversaj eblecoj antaŭ ol povi atingi la veran alŝutopaĝon. Bone informita kontribuanto -krome malhelpata neleĝe alŝuti- nepre povas alŝuti nur laŭregule. Jen iom peza tasko sed eble ne tiom kiom kontrolado de miloj da dosieroj. Arno Lagrange ✉ @ ₪ 21:47, 10. Maj 2008 (UTC)
Ĉu estas diferenco inter la ŝablonoj Ŝablono:Apartigila paĝo kaj Ŝablono:AliajSignifoj |Nomo de la artikolo ? Eble oni devus unuecigi la aspekton aŭ eĉ la ŝablonon. --Tonyo 15:44, 26. Apr 2008 (UTC)
The 2008 Board election committee announces the 2008 election process. Wikimedians will have the opportunity to elect one candidate from the Wikimedia community to serve as a representative on the Board of Trustees. The successful candidate will serve a one-year term, ending in July 2009.
Candidates may nominate themselves for election between May 8 and May 22, and the voting will occur between 1 June and 21 June. For more information on the voting and candidate requirements, see <http://meta.wikimedia.org/wiki/Board_elections/2008>.
The voting system to be used in this election has not yet been confirmed, however voting will be by secret ballot, and confidentiality will be strictly maintained.
Votes will again be cast and counted on a server owned by an independent, neutral third party, Software in the Public Interest (SPI). SPI will hold cryptographic keys and be responsible for tallying the votes and providing final vote counts to the Election Committee. SPI provided excellent help during the 2007 elections.
Further information can be found at <http://meta.wikimedia.org/wiki/Board_elections/2008/en>. Questions may be directed to the Election Committee at <http://meta.wikimedia.org/wiki/Talk:Board_elections/2008/en>. If you are interested in translating official election pages into your own language, please see <http://meta.wikimedia.org/wiki/Board_elections/2008/Translation>.
For the election committee,
Philippe Beaudette
Saluton, gramatikemuloj.
Mi kredas, ke la postafikso -al- estas neoficiala. Tamen, mi scias, ke ĝi estas ofte uzata, ekzemple en vortparoj kiel socia/sociala, norma/normala, ktp. Ĉu ekzistas vera malsamo inter tiaj vortoj? Ĉu -al- ekzistas simple pro homoj, kiuj ŝatas kopii la eŭropajn lingvojn? (En la angla, social estas la adjektiva formo de la substantivo society, kaj same, normal rilatas al norm.) Aŭ ĉu -al- havas verajn meritojn, aparte de koincida kopiado?
Kiu formo pli taŭgas por priparoli politikajn aferojn? Mi kreis la paĝon Socia ekologio, kaj mi planas krei Soci(al)an anarkiismon, sed mi scivolemas pri la plej ĝustaforma postafiksumado.
Iuj ajn opinioj estos bonvenataj!
--Niko, 03:25, 28 Apr 2008 (UTC)
Mi petas administranton forbari tiun ĉi: IP-ulon.--Ziko 10:40, 28. Apr 2008 (UTC)
Mi petas abonanton de Revuo Esperanto noti en Vikipedio:Gazetaro menciojn pri Vikipedio en 2008 kaj 2007.--Ziko 10:40, 28. Apr 2008 (UTC)
La du nomoj ŝajnas tre similaj. Ĉu iu havas ideon pri tio ? La du literoj (A kaj Ĥ) estas tre similaj, plie por OCR... NicoRay 09:23, 29. Apr 2008 (UTC)
Kial ĉi tie Kvadrata radiko#Kiel neperiodaj dekumaj frakcioj en la tabelo la radiko de 10 estas pli dekstra ol la aliaj? Maksim 19:11, 29. Apr 2008 (UTC)
Mi ĵus enmetis tiun artikolon sed ne kapablas restarigi la tabelon, kiu aperas en la angla versio. Ĝis estas en la komenco de Listo de Specioj, sed aperas fuŝaĵo. Ĉu iu scipovas kaj volas helpi?--kani 19:54, 29. Apr 2008 (UTC)
Ĉu Petro estas la kutima transliterigita formo de Пётр? Mi ne bone konas la cirilan, sed mi pensas, ke pli ĝusta estas la formo Pjotr. Vidu la artikolojn Pjotr Nilus kaj Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij kiel ekzemplojn. Eble Pjotr Kropotkin pli bonus, aŭ almenaŭ devas alidirekti al la nuna artikolo. Kion vi pensas? --Niko 11:17, 29 Apr 2008 (UTC)
Ĵus ni trairis la limon de 98.000, eble per Narina trogono. Ĉu ni havu kiel celon atingi la 100.000 fine de la monato majo? Kompreneble ne per ĝermoj. Mi hodiaŭ kreis aron da artikoloj plenigante la spektron pri germana historio, precipe kancelieroj kaj la Vajmara respubliko.--Ziko 17:26, 30. Apr 2008 (UTC)
Ni havas kaj Prusa-aŭstria milito kaj Francia-Prusia Milito - kiel ni unuece traktu i-ojn kaj majusklojn?--Ziko 11:06, 1. Maj 2008 (UTC)
Mi denove petas helpon kaj pardonon pro tio. Mi ĵus enmetis artikolon Søren Kierkegaard sed ne scipovas restarigi la citaĵojn de la hispanlingva versio, kiun mi tradukis, kaj tiuj ne aperas, kvankam ili estas tradukitaj. Estas 1 en la ĉapitro Regine Olsen kaj 2 en La afero de la korsaro. Dankon.--kani 17:37, 1. Maj 2008 (UTC)
Se vi ne jam traligis la Regularo pri justa uzo, bonvolu legi ĝin. Eble ni devas baloti ĝin. Pro ĝi, devigita de administrantaro de Wikimedia, nia Vikipedio estas iomete en kriza stato.
Mi volus aliajn opiniojn pri ĉi tiu afero. Ankaŭ, bonvolu kontroli viajn alŝutitajn dosierojn, kaj aldonu la ĝustajn ŝablonojn. Tiu malpligrandigos la monstran taskegon. -- Yekrats 15:15, 2. Maj 2008 (UTC)
Mi iom vastigas la temon: La kopirajta afero estas komplika kaj mi rimarkis, alŝutante bildojn, ke tute ne estas facile scii, kian indikon aldoni, eĉ se oni scias pri la kopirajta statuso de sia bildo. Mi donas konkretan ekzemplon. Mi iam metis en Vikipedion simplegan bildon pri kladogramo. Nun mi trovas ĉe la bildo imponan noton pri manko de kopirajta informo. Nu, unue, la bildo estas farita surbaze de alia bildo (en la angla Vikipedio), kiu estas indikita libera laŭ mi-ne-memoras-kiu formulo. Cetere, la bildo estas tiom simpla, ke mi tre dubas, ĉu kopirajtaj leĝoj protektas ĝin. Bonvolu montri al mi, kian indikon mi aldonu aŭ prefere aldonu mem la indikon. Alia ekzemplo: la mapo en la artikolo Sundo; ankaŭ ĝi estas, iom adaptita, traduko el alia Vikipedio. Mi unue pensis alŝuti ĝin al la Komunejo, sed rezignis, ĉar la instrukcioj pri deviga kopirajt-indiko estis tiom freneze konfuzaj kaj neniu proponita formulo ŝajnis taŭga. Iun bildon (mi ne plu memoras pri kio temis) mi simple tute ne enmetis pro troa komplikeco. Mi bezonas (trovi?) simplajn instrukciojn aŭ iun “delegiton pri kopirajtaj aferoj”, kiu helpos en konkretaj okazoj. --Surfo 06:55, 13. Maj 2008 (UTC)
Al mi estas tre malfacila verki artikolojn pri la antikva epoko, ĉar mi ne scipovas esperantigi latinajn kaj grekajn klasikajn nomojn. Kompreneble, eblas serĉi en Vikipedio por vidi se la nomo jam estas menciita, sed ĉi tiu metodo ofte ne funkcias, precipe por la pli malfamaj homoj. Ĉu ekzistas klara regularo pri la esperantigo de tiaj klasikaj nomoj? --Niko 14:50, 3 Maj 2008 (UTC)
Helpus se Niko donus ekzemplojn. Ja povas malfacili, ekz. ĉu Seneko estu Seneko aŭ Lucius Annaeus Seneca. Kaze de famulo ni ne dubas, sed kiel statas pri Aulus Sempronius Atratinus?--Ziko 18:11, 3. Maj 2008 (UTC)
ETIMOLOGIA VORTARO DE LA PROPRAJ NOMOJ. André CHERPILLOD. Listo de ĉ 4500 propraj nomoj Esperantigitaj en diversaj publikaĵoj de PIV ĝis Korano kun klarigoj pri etimo kaj derivaĵo. 2005. X+227p. 210x145. ISBN 9290170891. ETI007
Mi ŝatus redemandi ĉu "Vikifontoj" ne nomiĝu prefere "Vikifontaro". Ĉiuj aliaj projektoj estas en ununombro, kaj estus malfacile paroli pri ekz. "germanlingva(j?) Vikifontoj". Ni havas ankaŭ Vikicitaro ks.--Ziko 18:04, 3. Maj 2008 (UTC)
Mi volas atentigi aliajn Vikipediistojn pri la paĝo Vikipedio:Ne plu elstaraj artikoloj, kiun bedaŭrinde la plej multaj ignoradas. (Eble iuj ŝatus aldoni ĝin al sia atentaro). Marcos 19:32, 3. Maj 2008 (UTC)
Ĉu tiuj artikoloj temas pri la sama kurso? Perfektiga Esperanto-Kurso, Perfektiga Esperanto-kurso (PEK). La dua artikolo ŝajnas malbona al mi. Ĉu povas iu kiu scias pri tiuj kursoj plibonigi la artikolojn? -- Eb.eric 23:52, 4. Maj 2008 (UTC)
Mi proponas uzi en Vikipedio kunmetitajn landonomojn nur kun la sufikso -uj anstataŭ nuna neunueca skribado, multe pli ofte uzanta -i. Laŭ Akademio de Esperanto ambaŭ formoj estas ĝustaj, sed oni uzu nur unu ene de iu unuopa teksto. La sufikso -uj estas, kompare kun -i, laŭfundamenta, regulara, ekzistanta ankaŭ kiel memstara radiko, kaj ne konfuziga — se oni uzas la sufikson -i, leganto ne povas ekkoni, ĉu temas pri vorto kunmetita aŭ ĉu la -i apartenas al la vortoradiko, sekve li ankaŭ ne ekkonas kiel krei nomon de loĝanto: En Aŭstralio ne loĝas *Aŭstraloj*, sed en Ĉeĥio loĝas Ĉeĥoj. Se oni uzus Aŭstralio kaj Ĉeĥujo, ĉio estus klara. (Vidu PMEG 35.4. – Nomoj de landoj kaj popoloj – Kiel scii, ĉu nomo estas kunmetita?). --PAD 16:31, 5. Maj 2008 (UTC)
Kie oni en Vikipedio povas baloti pri eventualaj ŝanĝoj? --PAD 12:56, 6. Maj 2008 (UTC)
Ni havas la "tekstdonacon" de EdE malsame priumata en nuna Vikipedio: foje simple aperas la EdE-teksto, foje ĝi estis vikiumata al fakte nova artikolo, foje ankoraŭ estas ligilo al EdE en ekstera arkivo... Ĉu ne havas sencon ŝovi ĝin en Vikifontaron, ĉar ne eblas scii kiom longe ekzistos tiu eventoj-retejo?--Ziko 22:22, 5. Maj 2008 (UTC)
Ĝuste. En la vikipediaj artikoloj aperu ligilo al la koncerna artikolo en Ede (en Vikifontaro), ke estu unueca kaj ne kiel nun. Tio sufiĉu ankaŭ kiel fontindiko, la leganto povos kontroli kio origine estis en la EdE-artikolo.
Mi intencas fari la jenon:
--Ziko 14:36, 6. Maj 2008 (UTC)
Mi planas redakti artikolojn pri kelkaj kasteloj en Francio kaj krei listojn de kasteloj laŭ regionoj el la franca, sed mi ne certas pri la plej taŭgaj artikoltitoloj. Konsiderante, ke la franca lingvo plejofte uzas la formon Château de xxx, ĉu traduki al "Kastelo de xxx" aŭ simple "Kastelo xxx" ?
Se la nomo de la kastelo estas memstara kaj unika, plej korekta estas laŭ mi la formo "Kastelo xxx" (ekz. Château de la Petite-Pierre, Château de Lagrange-Monrepos nature tradukeblas al "Kastelo Petite-Pierre" aŭ "Kastelo Lagrange-Monrepos").
Pli problemaj estas la kasteloj, kiuj nomiĝas laŭ la urboj, en kiuj ili troviĝas. Por Château de Fontainebleau, ĉu ekzemple "Kastelo de Fontainebleau" (t.e. tiu kastelo, kiu situas en Fontainebleau) aŭ "Kastelo Fontainebleau" ? Nuntempe niaj artikoloj pri kasteloj hazarde aplikas aŭ la unuan, aŭ la duan sistemon, kio estas iom konfuzema. Thomas Guibal 13:59, 7. Maj 2008 (UTC)
Iu sisteme vandalas paĝojn el la adreso 209.62.94.50. Administrantoj, bv. haltigi! --Surfo 09:11, 8. Maj 2008 (UTC)
Mi lastatempe konstatis ke laŭradikale la vorto "loglibro" (uzata ĉi tie) eble ne estas la ĝusta vorto por tiu sekcio. Evidente ni tre frue en la historio de Vikipedio adoptis la anglan vorton "logbook", sed "log-" havas malsama signifo inter Esperanto kaj la angla. Laŭ la Komputada Leksikono, la ĝusta vorto estus protokolo. (dua difino) Ĉu estus granda elkrio se mi ŝanĝus tion? -- Yekrats 14:09, 8. Maj 2008 (UTC)
Bonvolu atenti pri la kandidatiĝo de Siebrand je :
Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Siebrand.
Bonvolu ekkoni la kialojn esprimi vian opinion kaj voĉdoni. Arno Lagrange ✉ @ ₪ 13:55, 10. Maj 2008 (UTC)
Saluton. Mi petas helpon traduki kelkajn anglalingvajn biologiajn vortojn ĉi tie: Diskuto:Kromatoforo. Se iu scias kie mi povus trovi ilin (interrete) aŭ kiel mi devus esperantigi ilin, mi tre ĝojus. Dankon Eb.eric 16:10, 10. Maj 2008 (UTC)
Kiel oni povas legi sur Vikipedio:Regularo, ekzistas du proponitaj reguloj (Vikipedio:Baloto kaj Vikipedio:Lingvaĵo) kiuj ankoraŭ ne estas oficialigitaj. Mi jam antaŭe proponis ĉi tie en la diskutejo ke ni oficialigu ambaŭ. Tiam neniu kontraŭis, sed ankaŭ neniu eksplicite esprimis sin por oficialigo de la reguloj. Ĝenerale regas en la Vikipedio la principo de interkonsento: Do se ni konsentas pri la reguloj, ni ne bezonas voĉdoni pri ili (kiel ankaŭ menciite sur Vikipedio:Baloto). Do se neniu ĉi tie kontraŭos la oficialigon de tiuj du reguloj, mi oficialigos ilin. (Se iu tamen kontraŭas unu regulproponon, ni povas provi ŝanĝi la vortumon de la regulo por trovi interkonsenton, aŭ, se tio ne eblas, okazigi baloton pri la afero.) Marcos 14:28, 11. Maj 2008 (UTC)
Ŝovita al Tertremo de Siĉuano en 2008 -- Thomas Guibal 06:26, 14. Maj 2008 (UTC)
Mi vidis en kelkaj artikoloj la prepozicion "far", kaj post traserĉo de la vikipedio mi ĝin vidis en multaj artikoloj. Ĉu ĝi estas akceptinda vorto aŭ ĉu ĝi ĉiam devas esti anstataŭigita? -- Eb.eric 20:30, 14. Maj 2008 (UTC)
Se malakceptantoj de "far" aspektas dinosaŭre snobaj puristoj, ĝiaj uzantoj evidente estas modernaj Frankenŝtejnoj aŭ simple ne rimarkis ke la jaro 1984 kaj la tiama novparolo jam antaŭ longe forpasis. --Surfo 06:07, 15. Maj 2008 (UTC)
Evidente estas malkonsento pri la uzo de 'far' kaj inter vikipediistoj kaj inter esperantoparolantoj kaj inter diversaj aŭtoritataj lingvofontoj (NPIV kaj PMEG). Ne solvas la problemon starigi kiel regulon ke Vikipedio konformiĝu al Fundamento, PV, NPIV, ReVo kaj PMEG ĉar tiuj fontoj pri iuj precizaj punktoj havas malsaman pozicion. (Cetere ReVo ankaŭ funkcias kiel forumo kie ĉiuj lingvaj punktoj estas akre debatitaj inter kontribuantoj - simile al tio kio okazas ĉi tie.) Ne havus sencon baloti ĉi tie pri tiaj punktoj. Mi sugestas ke ni respektu la proponitan regulon ke la lingvo uzata en Vikipedio konformiĝu al la cititaj fontoj kaj aldonu ke en kazo de vidpunktmalsameco inter diversaj fontoj, pluraj formoj estu akceptitaj. Sekve malkiel rekomendas Marcos, ke oni toleru "neologisman" verkon uzantan 'far' kaj ne malhelpu "korekton" al "fare de" - tio povus esti inversita : ke far-istoj toleru pezan uzon de "fare de " kaj ke oni ne malhelpu korekton al "far" !!! - Ja NPIV agnoskas ĝin kaj PMEG malrekomendas ĝin. Ĉu Vikipedio disdividiĝu inter du kampoj da piv-istoj unuflanke kaj da pmeg-istoj aliflanke ? Pro tiaj disputataj punktoj ĉiu partoprenanto en Vikipedio estu pli akceptema al malsama vidpunkto kaj agnoski ke eĉ niaj referaj fontoj havas malsamajn poziciojn. Arno Lagrange ✉ @ ₪ 20:57, 15. Maj 2008 (UTC)
far fakte estas fundamenta radiko (fari, faro; germane machen, france faire, angle make), kaj se oni tute vorte interpretas la lingvajn respondojn de Zamenhof, tiam oni fakte tute laŭ-fundamente povas utiligi la elementon far memkompreneble ankaŭ kiel prepozicio. Alia demando estas, kiel oni utiligu ĝin kaj kiom ofte ... Amike DidiWeidmann 18:03, 17. Maj 2008 (UTC)
La nocio loĝloko estas laŭ mi ĉi-tie kaj en aliaj artikoloj pri Rusio kaj aliaj ekssovetiaj landoj iomete nekutime utiligata anstataŭ aŭ komunumo, municipo, urbo, vilaĝo aŭ setlejo. Loĝloko ne vekas al mi ideon pri administra unuo, sed simple pri loko, kie oni loĝas (kaj nur loĝas sed ne laboras). Respektive la loĝloko de persono X estas urbo Y. Vidu sub Diskuto:Jaroslavla_provinco kaj Diskuto:Jaroslavla_provinco Amike DidiWeidmann 20:21, 15. Maj 2008 (UTC)
Jen artikolo pri kromatoforoj. Mi ĵus kompletigis mian tradukadon en Esperanton de la elstara anglalingva versio. Mi petas helpon de ĉiuj... Eble se ni kontrolas ĝin lingve, ĝi fariĝos leginda aŭ elstara. :) Dankon! -- Eb.eric 21:06, 15. Maj 2008 (UTC)
Karaj amikoj, mi petis al la franca Vikipediisto Phe eksporti lian projekton por korekti la ruĝajn ligilojn. Jen la Vikipedio:Vikiprojekto:Korektado de ruĝaj ligiloj !
La projekto jam estas preta. Vi estas tutkore invitataj por kontribui. NicoRay 18:41, 16. Maj 2008 (UTC)
Min ege agacas tiuj ĉu-reklamaj alvokoj en Diskutejo, kie oni petas "subteni iun", kiel ĉi-suba alvoko. Kvankam mi vere kondolencas pri viktimoj de tiu tertremo kaj komprenas la noblan intencon de la publikiginto, mi ne opinias tiun lokon taŭga por tiaspeca anonco. Pro tio mi proponas forigi tiun alvokon kaj fermi la paĝon nur por registritaj uzantoj -- por ĉiuj aliaj restas la eblo skribi ion sur nacilingva paĝo. Alaŭdo ۩ ✉ ₪ 19:58, 17. Maj 2008 (UTC)
La roboto SieBot aldonis al la de mi korekte alŝutita dosiero Dosiero:Blazono Rapperswil-Jona.png averton, ke mankas licenco, kvankam ja la licenco estis tute klare indikita: Nome, ke temas pri Svisa Blazono, kiu estas laŭ la Svisa Federacia Leĝo pri (Svisaj) Blazonoj libere uzebla, ke la svisaj blazonoj ne estas protekteblaj kiel elementoj de markoj, kaj ke neniu rajtas ĝin utiligi ŝajniganta, ke privata aŭ komerca produkto ricevu oficialan karakteron. Laŭ la citita leĝo utiligado de svisaj blazonoj en enciklopedioj kaj por ne komerca uzo etas absolute libera! Mi ĵuste zorge klarigis sur kiu bazo la utiligado de svisaj blazonoj estas licenciita. La svisaj blazonoj do fakte estas speco de publika posedaĵo, tamen kun certaj limigoj memkompreneble. Mi volas atentigi, ke oni nun ne komencu fari frenezaĵojn kaj detrui nian vikipedion, panikante pri iu decido rilate dosierojn, sed kun iom da trankvileco analizi. La agon se SieBot en la konkreta kazo estas fakte vandala akto. Do bone evidente ne intenca, la rezulto tamen estas la samo. Memoru: La ununura senco de la polurado de ne korekte alŝutitaj bildoj estas protekto de Vikipedio de eventualaj plendoj de la kopirajtposedantoj. La senco de la aktiveco ne devas esti ĝeni unuopajn vikipediistojn, aŭ kvazaŭ burokrate eduki ilin. Kiam ja el la konteksto klaras, laŭ kiu leĝo bildo estas publikigebla oni povas anstaŭ meti strangajn ŝablonojn, kun minaco de forigo de la bildo ankaŭ per la tute sama laboro simple enmeti la ĵustan licencŝablonon. Kromi mi opinias, ke la tuta alŝutŝablono kun pli da pli por laiko apenaŭ kompreneblaj admonoj kaj avertoj fariĝas kompleta frenezaĵo! Mi vere iomete ĝenas, kun kia paniko oni nun komencas iom sen cerbe agadegi. Laŭ mi necesas krei simplan kompreneblan alŝutpaĝon, devas esti simple elekteblaj ŝablonoj por kopirajtoj, kaj precipe laiko komprenu la aferon. Do kiam oni havas anataŭ si la sencon de la tuto, nome eviti jurajn plendojn kun teruraj kosto-konsekvencoj kaj por vikipedio kaj por la alŝutanto, tiam ankaŭ eblas formuli kompreneblajn licencojn. Amike DidiWeidmann 17:46, 18. Maj 2008 (UTC)
Mi plene samopinias kun DidiWeidmann pri la freneza situacio de kopirajtaj aferoj en Vikipedio. Ie ĉi-supre, sub alia titolo, mi jam skribis pri unu mia bildo, interalie: “Mi unue pensis alŝuti ĝin al la Komunejo, sed rezignis, ĉar la instrukcioj pri deviga kopirajt-indiko estis tiom freneze konfuzaj kaj neniu proponita formulo ŝajnis taŭga.” Tio estis nur etaĵo, sed ĝuste tiaj etaĵoj igas onin rezigni. Mi ripetas, kion diris DidiWeidmann: “necesas krei simplan kompreneblan alŝutpaĝon, devas esti simple elekteblaj ŝablonoj por kopirajtoj, kaj precipe laiko komprenu la aferon.” Vikipedion kreas laikoj, ne Usonaj juristoj. --Surfo 15:19, 20. Maj 2008 (UTC)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.