usona aktoro From Wikipedia, the free encyclopedia
Vinessa SHAW (naskiĝis la 19-an de julio 1976 en Los Angeles) estas usona aktorino.
Vinessa Shaw | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 19-an de julio 1976 (48-jaraĝa) en Los-Anĝeleso | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Barnard College vd | |
Familio | ||
Patrino | Susan Damante (en) vd | |
Gefratoj | Natalie Shaw (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro filmaktoro modelo televida aktoro filmreĝisoro vd | |
Aktiva dum | 1981– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Vinessa Shaw, filino de aktorino Susan Damante-Shaw, debutis en la hororfilmo Home Sweet Home en 1981. Ŝi studis en Barnard College, sed ne finis ĝin. Pro ŝia rolo en la sporta komedio Ladybugs (1992), ŝi estis nomumita en 1993 por Young Artist Award. Pro la ludo en fantazia komedio Hocus Pocus (1993) - en kiu ŝi ludis kun Bette Midler kaj Sarah Jessica Parker -, ŝi estis denove nomumita por Young Artist Award en 1994. Same okazis pro la ludoj en televioda serio McKenna (1994) kaj pro gastorolo en televida serio Murder, She Wrote en 1994.
En la aventura filmo Coyote Summer (1996), Shaw estis unu ĉefrolanto. En Eyes Wide Shut de Stanley Kubrick (1999), ŝi ludis la prostituinon Domino. Pli grandan rolon havis ŝi kun Aaron Stanford kaj Kathleen Quinlan en la hororfilmo The Hills Have Eyes (2006). En la milita dramo Badland (2007), ŝi formis la edzinon de veterano (Jamie Draven), kiun li murdis.
Vinessa Shaw aktivis ankaŭ kiel fotomodelo. Ŝia fratino Natalie Shaw estas same aktorino.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.