Vuhano
ĉefurbo de Hubejo, Ĉinio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Vuhano aŭ pinjine Wǔhàn (ĉine 武汉 [ù.xân] aŭskulti) estas ĉefurbo de la provinco Hubejo, unu el la plej grandaj urbegoj de la Ĉina Popola Respubliko.
Rapidaj faktoj Lando, Provinco ...
Vuhano (武汉, wǔ hàn) | |
subprovinca urbo | |
Oficiala nomo: 武汉市 | |
Lando | Ĉinio |
---|---|
Provinco | Hubejo |
Rivero | Jangzio |
Situo | Vuhano |
- koordinatoj | 30° 35′ 21″ N 114° 16′ 45″ O (mapo) |
Areo | 8 467,11 km² (846 711 ha) |
Loĝantaro | 6 660 000 (2007) |
Denseco | 786,57 loĝ./km² |
Estro | Ruan Chengfa (阮成发) |
Horzono | GMT (UTC+8) |
Poŝtkodo | 430000 – 430400 |
Telefona antaŭkodo | (+86)27 |
Aŭtokodoj | 鄂A |
Arbo | Metasekvojo |
Floro | Umeo |
Situo de Vuhano enkadre de Ĉinio
| |
Loko de Vuhano en Hubejo, Ĉinio
| |
Vikimedia Komunejo: Vuhano | |
Retpaĝo: www.wuhan.gov.cn | |
Fermi
Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 12 326 518 loĝantoj sur areo de 8 569,15 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 438 loĝantoj/km². Ĝi servas kiel grava industria kaj teknikscienca bazo, la centro de ekonomio, komerco, kulturo kaj edukado, kaj nodo de tera, akva kaj aera trafiko en centra Ĉinio.